Sangogrupo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:Q47657.
ref PIV
Linio 1:
'''Sangogrupo''' laŭ [[PIVPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto]] estas ĉiu el la specoj de la sango (precipe de homo), distingeblaj per la eblo aŭ neeblo de transfuzo inter du individuoj apartenantaj al malsamaj grupoj. Plej disvastiĝinta skemo de sangogrupoj diferencigas inter kvar grupoj, kiuj nomatas A, B, AB kaj 0<ref>[http://vortaro.net/#Sangogrupo "sangogrupo" en PIV]</ref>. Tamen ankaŭ ekzistas pliaj, pli diferencigitaj sistemoj.
 
Temas pri priskribo de la individua konsisto de la glikolipidoj aŭ [[proteino]]j sur la surfaco de la [[eritrocito]]j de pli kompleksaj [[bestobestoj]]j, aparte de la [[homo]]j. La diversaj glikolipidoj aŭ proteinoj sur la surfaco de la [[eritrocito]]j efikas kiel antigenoj.
 
La [[imuna sistemo]] de individuo kreas [[antikorpo]]jn kontraŭ fremdaj antigenoj. Se la sango de diversaj sangogrupoj miksiĝas, la sangaj ĉeloj aglutinas pro la interligo inter la antikorpoj de unu grupo kaj la sangoĉelaj surfacoj de la alia grupo. Antaŭ la malkovro de diversaj sangogrupoj tial [[transfuzo]] de sango el unu homo al alia nur tre malofte funkciis (se hazarde la du individuoj havis la saman sangogrupon) kaj ofte finiĝis per morto de la individuo, kiu ricevis fremdan sangon.
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
{{ĝermo|biologio}}