Antropozofio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
== Historio de la vorto ==
 
La vorto ''"antropozofio"'' jam uziĝis dum la [[16-a jarcento]]. En anonima libro kun titolo ''Arbatel de magia veterum, summum sapientiae studium'' ([[1575]]), kies aŭtoro laŭ supozoj estis la ezotera filozofo ''[[Agrippa von Nettesheim|Heinrich Cornelius Agrippa von Nettesheim'', antropozofio kaj "teozofio" kalkuliĝas inter la "sciencoj de la bono" kaj tradukiĝas per ''"kono de la naturaj aferoj"'' respektive ''"saĝeco en homaj rilatoj"''.
 
Komence de la [[19-a jarcento]] la svisa [[kuracisto]] kaj [[filozofo]] ''Ignaz Paul Vitalis Troxler'' ([[1780]]-[[1866]]) moderne difinis la vortojn antropozofio kaj ''"biozofio"'': la dua vorto estu ''"ekkono de la naturo per ekkono de si mem"'', la unua specife ''"ekkono de la homa naturo per ekkono de si mem"''. Ankaŭ la filozofoj ''Immanuel Hermann Fichte'' kaj ''Gideon Spicker'' uzis kaj difinis la vorton. La [[aŭstrio|aŭstra]] [[filozofo]] ''Robert von Zimmermann'' ([[1824]]-[[1898]]), kreinto de la ''"filozofia [[propedeŭtiko]]"'', uzis la vorton kiel titolo de programaro, kiu celis sistemon de ideala percepto de la mondo baze de realismaj perceptoj ([[1882]]).