Nigra alno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Miceto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Miceto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
Tiu arbo havas konusan formon, altas ĝis 20-30 m, sed ĝi povas aperi kiel arbusto en marĉoj kaj akvobordoj. La arbotrunko estas rekta, la branĉoj grandparte estas horizontalaj. La ŝelo estas glata ĉe la juna arbo, kun brilaj, blankaj makuloj. La maljuna arbo havas brungrizan, skvame kreviĝantan ŝelon. La ŝosoj junaĝe estas gluecaj, senharaj, violbrunaj kaj blanke makulitaj.
 
La burĝonoj estas mallongaj, ovoformaj, pedunklitaj, nigreviolaj kaj gluecaj. La folioj longas 5–10 cm, kun duobla denta rando; ili havas formon de renversita ovo kun konkava fino; komence ili estas gluecaj - kio pravigas la latinan epiteton. Ili falas malfrue kaj restas verdaj ĝis la fino.
 
La arbo estas ambaŭseksa: la stamenaj amentoj staras ŝosospinte kaj havas koloron inter ruĝa kaj flava. La etaj, ruĝbrunaj pistilaj spikoj kreskas ŝosopinte, apud la antaŭjaraj ŝajn-strobiloj, sur la senfoliaj branĉoj.