John Berryman: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Viglulino (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''John Berryman''' (naskiĝis la [[25-an de oktobro]] [[1914]] en [[McAlester, Oklahoma|McAlester]], [[Oklahomo]], mortis la [[7-an de januaro]] [[1972]] en [[Minneapolis]], [[Minesoto]]) estis [[usona]] [[poeto]] konsiderata kiel paradigmulo de la [[konfesa poezio|konfesa]] skolo de [[usona poezio]]. Lia plej konata verko estis "The Dream Songs" ("La Sonĝokantoj").
 
==Vivo kaj verkoj==
 
John Berryman naskiĝis John Allyn Smith, Jr. en [[Oklahomo]] kie li edukiĝis ĝis sia 10-a jaraĝo, kiam lia patro, bankisto John Smith, kaj lia patrino, instruistino Martha, moviĝis al Tampa, Florido. En 1926 en Florido, kiam la poeto 12-jaraĝis, lia patro mortige pafis sin. La sinmortigo de lia patro fantomis la poeton Berryman dum la cetero de lia vivo. Li poste verkis pri sia mensa lukto por akcepti ĝin en la Sonĝokantoj. En "Sonĝokanto #143", li skribis, "Lia freneza impeto [mortigi sin] forviŝis mian infanecon. Mi suben lasis lin / dum same 40 jarojn poste mi amas lin / kaŝitan en Oklahomo / apud sia frato Will."
Linio 13:
En 1950, Berryman verkis biografion de la verkisto [[Stephen Crane]], kiun li tre multe admiris. Poste li eldonis libron da poemoj, ''Homage to Mistress Bradstreet'' kun dizajnoj faraj de la artisto [[Ben Shahn]]. Tio estis la unua libro de Berryman, kiu ricevis "nacian atenton" kaj pozitivajn recenzojn. Priskribante la libron, [[Edmund Wilson]] diris ke la titola poemo estis "la plej distingita longa poemo de usona poeto post ''The Wasteland'' de [[T.S. Eliot]]" kaj la poeto [[Conrad Aiken]] laŭdis la pli mallongajn poemojn en la libro, kiujn li opiniis pli bonaj.
 
Malgraŭ la sukceso de tiu libro, la vera poezia elmergo de Berryman okazis pro la eldono de ''77 Dream Songs'' en 1964, kiu gajnis la [[Premio Pulitzer|Premion Pulitzer]] por poezio en 1965, pro kiu oni ekrigardis lin kiel unu el la plej gravaj usonaj poetoj post la [[Dua Mondmilito]] kun [[Robert Lowell]], [[Elizabeth Bishop]] kaj [[Delmore Schwartz]]. Poste li ricevis multe da atento de la usona gazetaro, artaj organizaĵoj kaj prezidento [[Lyndon B. Johnson]], kiu invitis Berryman al manĝo en la [[Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo]]. Ankaŭ tiujare la antaŭnelonge kreita Nacia Donaco por la Artoj donis al li 10 000 dolarojn da subvencio (kvankam li konfesis, kiam Minneapolis ĵurnalisto intervjuis lin pri ĝi, ke li ne konis la organizon).
 
Li kontinuis verki "Sonĝokantojn" fervore rapide kaj eldonis duan, grave pli longan volumon titolitan ''His Toy, His Dream, His Rest'' (Lia Ludilo, Lia Sonĝo, Lia Ripozo) en 1968. Tio gajnis la Nacian Libran Premion por Poezio kaj la Bollingen Premio. La sekvintan jaron Berryman re-eldonis ''77 Dream Songs'' kaj ''His Toy, His Dream, His Rest'' kiel unu libron titolitan ''The Dream Songs'' (La Sonĝokantoj). En la sonĝokantaj poemoj, Berryman uzis la rolulon "Henry" por ludi kiel "alia egoo", sed en lia venonta libro de poemoj, ''Love & Fame'' (Amo kaj Famo), li forigis la maskon de Henry por skribi pli simple pri sia vivo. La plej favoraj respondoj al la libro de kritikistoj kaj la plejmulto de la kolegoj de Berryman estis senfervoraj; la plej malfavoraj estis eĉ malamikemaj kaj nuntempe oni konsideras ĝin relative malgrava verko.
En 1972 Berryman [[Sinmortigo|sinmortige]] saltis de sur la Washington Avenua Ponto en [[Minneapolis]].
 
En 1972 Berryman [[Sinmortigo|sinmortige]] saltis de sur la Washington Avenua Ponto en [[Minneapolis]]. La lasta kaj portmorte eldonita libro de Berryman, ''Delusions Etc.'' (Iluzoj ktp.), temis pri religiaj kaj spiritecaj koncernoj kaj reaperigis Henry en kelkaj poemoj. Kiel ''Love & Fame'', oni konsideras ĝin relative malgrava.
==Verkoj==
 
==Temoj==
 
Berryman verkis pri tiam tabuaj aferoj kiel [[avido]], [[mensaj malsanoj]], [[volupto]] kaj [[sinmortigo]]. Berryman mem diris, ke liaj roluloj ne estis li mem. Sed multaj kritikantoj diris ke Berryman verkis pri siaj propraj problemoj okazantaj al [[rolulo]]j, kiuj ne estis li mem sed reprezentis lin. La personoj, kiuj konis lin taksis liajn rolulojn kiel alproksimaĵojn de Berryman mem. Tio inkluzivas ekzemple Henrikon (Henry), la ĉefrolulon de ''La Sonĝokantoj''.