Demokratia Respubliko Kongo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Larioja (diskuto | kontribuoj)
Larioja (diskuto | kontribuoj)
Linio 71:
La nova lando suferis kelkajn internajn malfacilaĵojn, kaj Belgio intervenis por certigi malokazigon de naciigo de la naturaj resursoj, apogante la disigon de la du minejaj provincoj de [[Katango]] kaj [[Suda Kasaio]]. [[Mobutu Sese Seko|Joseph-Désiré Mobutu]] ekhavis la povon en Kongo, kaj ordonis la enkarcerigon de [[Lumumba]], kiu estis mortigita en karcero danke al la kompliceco de la belga sekreta servo. De [[1965]] ĝin regis [[Mobutu Sese Seko]]. En [[1971]]-[[1999]] ĝi nomiĝis Zaira Respubliko. Post [[1980]] la korupto kaj malbona administrado de la reĝimo de Mobutu lanĉis Kongon en la mizeron kaj la intercivitanan militon. De [[1991]] [[Mobutu]] dividis ŝtatpotencon kun la opoziciulo [[Etienne Tshisekedi]], sed baldaŭ eloficigis lin el la ĉefministra posteno. Politika malharmonio transformiĝis al milita kontraŭstaro. De [[1994]] en la landon venis rifuĝintoj el la najbara [[Ruando]], kio havis detruan influon al la landa ekonomio.
 
En 1994 Mobutu ŝajne apogis la amasbuĉadon ĉefe de [[tucioj]] nomita [[Ruanda genocido]]. En [[1996]] oni proklamis la forpelon de tucioj el la lando kaj eksplodis ribelo en orientaj regionoj; krome aliaj kontraxuantojkontraŭantoj de Mobutu insurekciis kaj en majo de [[1997]] la ribelo eniris en [[Kinŝaso]], Mobutu forfuĝis kaj la landon ekregis [[Laurent-Désiré Kabila]].
 
El 1998 al 2003 la lando suferis internacian militon, kiam Ruando, Burundio kaj Ugando alianciĝis por helpi la kongajn ribelulojn kontraŭ [[Laurent Kabila]], kiu siavice ricevis la apogon de la registaroj de [[Angolo]], [[Ĉado]], [[Sudano]], [[Zimbabvo]] kaj [[Namibio]]. En tiu milito okazis pli da 3,5 milionoj da mortoj, plej granda nombro post la [[Dua Mondmilito]]. Plej terura ero de tiu konflikto estas ke ĉiu partio milite perfortas kaj persekutas civilan loĝantaron ĉu la armeo de la konga registaro ĉu la ribeluloj, kiuj laŭdire apogas la tuciojn kongajn. En [[novembro de 2008]] la generalo [[Laurent Nkunda]] estris novan ribelon en la orientaj regionoj (Kivu) kontraŭ la tiama prezidento [[Joseph Kabila]], filo de la eksa. Ĉirkaŭ la urbo Goma okazis dum tiuj jaroj enormaj translokigoj de loĝantaro (multaj centoj da miloj) ĉiam fuĝintaj el rabado kaj perforto.