Milvokio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e fixing dead links
Linio 2:
'''Milvokio''' (anglalingve '''Milwaukee''' [{{IPA|ˌmɪlˈwɑːkɪ}}]) estas la plej granda urbo de la [[usono|usona]] ŝtato [[Viskonsino]], kaj la 23a plej granda en Usono. Ĝi estas la ĉefurbo de [[Milvoki-Kantono]], kaj la kultura kaj ekonomia centro de la [[Milvoki-Racin-Kenoŝa Aglomeraĵo]]. Milwaukee havis 594 833 enloĝantojn la [[1-an de avrilo]] [[2010]], kalkulante la antaŭurbojn ĉ. 1,7 milionojn.
 
La unuaj Eŭropanoj pasinte ĉi-tie estis misiistoj kaj pelt-komercistoj francaj. En 1818, franc-kanada komercisto [[Solomon Juneau]] kaj lia edzino indiĝena establiĝis apud la lago; kaj en 1846 la urbeto de Juneau kaj du rivala urbetoj kuniĝis por krei la Urbon de Milvokio.<ref>{{cite web |url=http://192.159.83.40/SOS/pdf/THEOSOS_025/images/00014104.pdf |title=CITY OF MILWAUKEE INCORPORATED, PAGE 164, 1846; PAGE 314, 1851 |accessdate=2007-04-08 |author=City of Milwaukee |publisher=Office of the Secretary of State of Wisconsin|format=PDF|archiveurl=http://web.archive.org/web/20070614143823/http://192.159.83.40/SOS/pdf/THEOSOS_025/images/00014104.pdf|archivedate=2007-06-14}}</ref> Granda kvanto de germanaj, irlandaj, polaj kaj aligentaj envenantoj kreskigis la loĝantaron dum la sekvantaj jardekoj; kaj la anoj de la [[Revolucio de 1848 en Germanio|48-uloj]] kreis kulturon de progresema, kelkfoje preskaŭ revolucia, liberpenso.
 
Dum la dua duono de la 19a jarcento, Milvokio ŝanĝiĝis de loka centro por komerco de greno, viando kaj ligno, ĝis grava usona fabrikurbo, mondfama [[biero#Bierfarado|bierfarista centro]], kaj ĉefa centro de [[germana lingvo|germanlingva]] kulturo en Nord-Ameriko (''Deutsche-Athen''). Samtempe, ĝia laboristaro kreskiĝis en sinkonato kaj organizado. Ĝis 1910, la [[Socialista Partio (Usona)|Socialista Partio]], laborante kun la lokaj [[sindikato]]j, povis elekti [[socialismo|Socialistan]] urbestron kaj konsilantaron urban, kaj la [[county|kantonan]] konsilantaron ankaŭ. Dum la 20a jarcento, Milvokio estas la plej granda usona urbo kiu elektis (multfoje, multjare) socialistan registaron. Post 1960, tiu tradicio [[socialdemokratio|socialdemokratia]] malfortiĝis, aŭ almenaŭ montriĝis en la loka [[Demokrata Partio (Usono)|Demokrata Partio]].