Societo de apostola vivo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Societo de apostola vivo''' estas formo de religia vivo en la Katolika Ekkezio. Ĝis 1983, jaro de la promulgo de la nova Codex Iu...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:12, 27 aŭg. 2014

Societo de apostola vivo estas formo de religia vivo en la Katolika Ekkezio.

Ĝis 1983, jaro de la promulgo de la nova Kodo de Kanona Juro, tiuj societoj estis nomataj societoj de viroj aŭ virinoj vivantaj laŭkomunume senvotpromese. Iliaj membroj, malsame ol tiuj de la Institutoj de konsekrita vivo (katolika religia ordeno), Kongregacioj, kaj sekularaj institutoj ne votpromesas per religiaj votoj, sed sin devigas sekvi la evangeliajn konsilojn (malriĉeco, obeo kaj ĉasteco kun kelkaj apartaj ligiloj indikataj de la respektivaj konstitucioj.

Profilas la normojn por la Societoj de apostola vivo la Kodo de Kanona Juro ĉe la kanonoj 731-755.

En la societoj de apostola vivo la emfazo estas metita ne sur la komunuma vivo, sed sur la misio de la komunumo. Iliaj membroj povas esti translokigitaj, laŭnecese, de unu domo al la alia de la sama societo.

Por labori en unu diocezo la societo de apostola vivo devas ricevi leteron de aprobo flanke de la dioceza episkopo. La membroj ricevintaj la sanktan ordinon estas enkorpigitaj en la Societoj kaj ne en la diocezo kie ili apostole agas, kondiĉe ke la societaj konstitucioj malsammaniere dekrete antaŭvidas.

La societoj de apostola vivo rajtas posedi sian preĝkapelon kie konservis Eŭkaristion.

Nivele de la universala eklezio tiuj societoj dependas de la Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo

Listo, apenaŭ aludata, de la societoj de apostola vivo

La sumo de ĉiuj tiaj societoj,jurpontifikaj kaj jurdiocezaj, viraj kaj virinaj, atingas la nombron de proksimume 100, kies nomoj kaj strukturoj estas priskribitaj en la jarlibroj de la Roma kurio. Ekzemploj estu:

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj