Konektikuto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Faolin42 (diskuto | kontribuoj)
image
Linio 52:
La unua eŭropa esploristo en Konektikuto estis la [[Nederlando|nederlandano]] Adriaen Block. Post kiam li esploris la regionon en 1614, nederlandaj pelt-negocistoj velis norden sur la rivero Konektikuto kaj konstruis fuorton en nuntempa Hartford, kiun ili nomis "Domo de Espero".
 
La unuaj anglaj setlantoj alvenis en la najbareco de Hartford en 1633. Granda grupo da setlantoj alvenis en 1636 kaj fondis ĉe Hartford la [[Kolonio Konektikuto|Kolonion Konektikuto]]. Tiuj setlantoj estis [[puritanismo|puritanoj]] el Masaĉuseco, gviditaj de Thomas Hooker, kiu apartiĝis de la politika gvidantaro en Masaĉuseco.
 
En 1635 John Winthrop, ankaŭ de Masaĉuseco, ricevis permeson krei novan kolonion ĉe la buŝo de la rivero Konektikuto. Tiu kolonio, nomita Kolonio Saybrook, estis rekta provoko al nederlandaj pretendoj. Ĝi unuiĝis kun Konlonio Konektikuto en 1644.
 
Kolonio New Haven fondiĝis en 1638. Ĝi havis sian propran konstitucion "la fundamenta konsento de Kolonio New Haven", kiu subskribiĝis en 1639. Ĝi estis la unua [[konstitucio]] en Ameriko, kaj eble en la mondo. Tial la ŝtato nomas sin "La Konstitucia Ŝtato".
 
Supernombritaj de la angloj, la nederlandanoj forlasis sian fuorton en 1654.
 
Nek Kolonio Konektikuto nek Kolonio New Haven fariĝis kun la aprobo de la angla registaro. En 1662 John Winthrop akiris en Anglio ĉarton, kiu unuigis la du koloniojn. Winthrop estis politike lerta kaj akiris la ĉarton de la nove reinstalita reĝo Karlo la 2-a, kiu donis liberalan politikan kondiĉaron.
 
En 1965 la tria kaj nuna konstitucio de Konektikuto efikiĝis.