Atlantido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo
Linio 23:
=== Atlantido ===
[[Dosiero:Athanasius Kircher's Atlantis.gif|thumb|left|240px|<small>Mapo de [[Athanasius Kircher]] montrante imagan situon de Atlantido. (Mundus Subterraneus, [[1669]])</small>]]
En ''Kritio'' Platono priskribas Atlantidon detale: temis pri reĝlando pli granda ol [[Libio]] (Λιβύη) kaj [[Azio]] (Ασία) kune (Tim. 24e<ref>''Ĉar, en tiu tempo, oni povis transiri tiun maron. Ĝi havis insulon antaŭ tiu pasejo, kiun vi nomas, kiel vi diras, la Kolonoj de Heraklo. Tiu insulo estis pli granda ol Libio kaj Azio kunaj. Kaj la tiamaj vojaĝantoj povis pasi de ĉi tiu insulo sur la aliajn insulojn, kaj de ĉi tiuj insuloj, ili povis atingi la tutan [[kontinento]]n, ĉe la kontraŭan bordon de tiu [[maro]], kiu vere meritis sian nomon.'' </ref>). En la tempo de Platono, tio signifis nordan Afrikon sen [[Egiptio]] kaj la tiam konataj partoj de [[Sud-Okcidenta Azio]]. La ĉefa [[insulo]] situis ekster la [[Heraklaj kolonoj]] en la ''[[Atlantika Oceano|Atlantìs thálassa]]'', kiel jam [[Herodoto]] nomis la Atlantikon (Hdt. I 202,4). La „Insulo de [[Atlaso]]“ estis laŭ Platono riĉa je krudmaterialoj ĉiaj, ĉefe je [[oro]], [[arĝento]] kaj „[[oriĥalko]]“, [[metalo]] unue priskribita de Platono kiel „fajre brila metalo“ (Kritio 114e<ref>''[...]Unuarange, tiun, kies nur nomon ni nun konas, sed kies ne nur la nomo, sed la substanco mem ekzistis, oriĥalko. Oni eltiris ĝin el multaj lokoj de la insulo: ĝi estis la plej valora, post la oro, el la metaloj tiam ekzistantaj.''</ref>). Platono parolas ankaŭ pri diversaj [[arbo]]j, [[vegetaĵo]]j, [[frukto]]j kaj [[bestobestoj]]j, inter aliaj la ''plej granda kaj manĝema besto de ĉiuj'', la [[elefanto]] (Kritio 115a). La vastaj [[ebenaĵo]]j de la grandaj insuloj estis tre fruktedonaj, ekzakte eritaj kaj per homfaritaj [[kanalo]]j prizorgitaj je akvo. Pro profito de la pluvo [[vintro|vintre]] kaj la kanalakvo [[somero|somere]], du [[rikolto]]j eblis ĉiujare (Kritio 118c-e).
 
Laŭ la priskribo la strukturo de la ĉefinsulo kaj ties konstruaĵoj estis faritaj laŭ ekzaktaj [[geometria figuro|geometriaj formoj]]. La centro de la insulo estis granda [[ebenaĵo]] de 3000 je 2000 [[stadio]]j, t.e. 532,8 km x 355,2 km. La kerno estis centra ronda insulo sur kiu troviĝis la [[akropolo]]. Tiu insulo estis ĉirkaŭita de tri kanaloj kaj de du terĉirkaŭaĵoj. La plej ena kanalo estis 1 stadion larĝa (ĉirkaŭ 180 metrojn), la sekva terĉirkaŭaĵo kaj kanalo po 2 stadiojn larĝaj kaj la lasta terĉirkaŭaĵo kaj kanalo po 3 stadiojn larĝaj (Kritio 115d-116a).