Flavia Julia Konstantia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{redaktata}}'''Flavia Julia Konstantia''' (en [[latino]], ''Flavia Julia Constantia''; post 293- ĉ. 330) estis [[Romiaj Imperiestroj|romia imperiestrino]] laŭ geedziĝo, fakte edzino de la [[romia imperiestro|imperiestro]] [[Licinio]]. Estis la filino de la imperiestro [[Konstantio Kloro]] kaj de lia dua edzino, Flavia Maksimiana Teodora.
 
En 313, la imperiestro [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino]], kiu estis duonfrato de Konstantia, donis ŝin kiel edzino al sia kunimperiestro [[Licinio]], okaze de renkonto en [[Mediolano]]. Ŝi naskis filon, [[Valerio Liciniano Licinio]], en 315, kaj kiam ekis lukto inter Konstantino kaj Licinio en 316, ŝi restis ĉe sia edzo. Dua milito ekis inter ambaŭ imperiestroj en 324; post la malvenko de Licinio, Konstantia intervenis antaŭ Konstantino favore por la pluvivo de sia edzo. Konstantino ne mortigis lin tiam, sed devigis Licinion vivi en [[Tesaloniko]] kiel privatulo, sed la venontan jaron (325), li ordonis la murdon de Licinio. Dua frapo por Konstantia estis la murdo, ankaŭ pro ordono de Konstantino, de ŝia filo Licinio la Juna.
 
En la postaj jaroj, Konstantia loĝis en la kortego de sia frato, ricevante honorojn (ŝia titolo estis ''nobilissima femina''). Ŝi konvertiĝis al la [[kristanismo]],<ref>[[Hieronimo]], ''Epist.'', 133.4; [[Rufino de AkvileaAkvileo]], ''Hist. Eccl.'' 1.11.</ref> apogante la partion de la [[arianismo|arianoj]] en la [[Unua koncilio de NiceaNiceo]] (325).<ref>[[Filostorgio]], [http://www.tertullian.org/fathers/philostorgius.htm ''Hist. Eccl.'' 1.9].</ref>
 
La urbo [[Constanţa]], [[Rumanio]] ricevis sian nomon el ŝia.
Linio 10:
{{Referencoj}}
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.roman-emperors.org/consis.htm «Constantia»], en ''De Imperatoribus Romanis'' (angle)