Belo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
bazita sur fr: Beau
Linio 7:
[[Dosiero:Parthenon temple at the Acropolis Athens in 2004.jpg|eta|180px|<!-- _パルテノン神殿_ _ギリシア_ -->]]
[[Dosiero:Typhoon in Hong Kong.jpg|eta|180px|<!-- _Photo_ d'un [[Uragano|_typhon_]] _sur_ [[Honkongo]]. Le _spectacle_ _des_ _catastrophes_ _naturelles_ _les_ _plus_ _destructrices_ _peut_ _provoquer_ _une_ emocia estetiko _puissante_, et _très_ _différente_ de _celle_ _née_ de la _contemplation_ de la _beauté_ _classique_. _Burke_ et _Kant_ _parlent_ de ''[[sublimo]]''. -->]]
La '''belo''' kaj '''beleco''' estas abstrakta koncepto rilate al multaj elementoj de homa ekzisto. Tiun ĉi koncepton ekzamenas ĉefe la filozofia disciplino de [[estetiko]], sed ankaŭ aliaj kampoj, kiel [[historio]], [[sociologio]], [[psikologio]], kaj [[artoteorio]].
'''Belo''' aŭ '''beleco''' estas la [[eco]], pro kiu homo trovas ion alloga. Ĝi estas malfacile difinebla, kaj [[ideo]]j pri belo multe varias inter homoj. Artantoj, muzikantoj, ktp, ofte celas krei verkojn kiuj akordos kun la [[koncepto]] de beleco en la mensoj de la vid-/aŭd-ontoj.
 
Beleco estas kutime difinita kiel la specifa trajto de aĵo, kiu dum sensa renkontiĝo fidinde donas senton de plezuro aŭ senton de kontentigo al pacienca observanto; la beleco troviĝas en pluraj formoj, sed ĉefe laŭ vida aŭ sona aspekto.
== Proverbo ==
 
La distingo inter kio estas bela, kaj kio ne, varias laŭ erao kaj laŭ juĝanto. Tamen, ĝenerala konsento ekzistas pri granda nombro da verkoj kaj vidindaĵoj.
 
==Filozofio==
===Platono===
Por [[Platono]], ĉefe per amo (''[[eroso]]'') oni deziras, kaj malkovras, aĵojn pli kaj pli belajn.
 
La greka vorto por beleco, ''kalos'' (καλός), aludas ĉion harmonian ''(sumetron)'', t.e. objektoj kies partoj interrilatas en maniero nek timiga nek ridinda. Tio, kio estas bela, donas plezuron al la homo kiu ĝin vidas aŭ tuŝas, kaj la plezuro estas estetika aŭ erotika.
 
En ''La [[Simpozio]]'', Pausanias asertas: "Konsiderata sola, unu ago estas nek bela nek hontinda. Ekzemple, nun ni faras, trinkas, kantas, babilas, kaj neniu el tiuj estas, en si, bela ago; sed troviĝas, en la maniero per kiu ago fariĝas, la eco kiun ni diskutas. Kiam farita kun beleco ''(kalos)'' aŭ justeco ''(orthos)'', ago iĝas bela ''(kalon)''; kaj kiam la sama ago estas farita sen justeco, ĝi iĝas hontinda ''(aiskhron)''."
 
Bela aĵo ankaŭ povas esti aĵo bona, agrabla kaj utila; beleco estas formo de boneco, kaj profitas la perceptanton aŭ faranton. (''Alcibiado'', 113c-114e). En ''Hippiaso major'' (285a-b) kaj ''Gorgiaso'' (474d-475a), la belecoj de korpo, koloro, formo, voĉo, okupado, scio kaj leĝo estas diskutitaj, kaj la mezuro al kiu ĉiu provizas plezuron aŭ profiton.
 
Do, por Platono, beleco rilatas kun vero kaj bono, kiel unu el la plej altaj ideoj. La intuicio de beleco en si estas pli grava ol la ĝuado kiun iu ajn specifa bela objekto kaŭzas. En ''La Simpozio'', li montras, kiel oni povas moviĝi, de simpla deziro de belaj korpoj, al amo de belaj animoj, kaj poste al kontemplado de beleco en si. Beli estas alproksimiĝi al idealo, kaj esti tio, kio devas esti.
 
Beleco estas ne nur eco de objekto, sed elemento kiu helpas priskribi la moralan valoron de la animo de homo kiu amas aŭ faras belajn aĵojn. La beleco de animo konsistas en la kontemplado de la plej belaj objektoj, la kompreneblaj formoj, kaj en la kompletigo de la plej belaj agoj kiujn oni povas fari. (''[[Fedro (dialogo)|Fedro]]'' 250d, ''Parmenido'' 130b).
 
Priskribante la tri etapojn de inicado al beleco: purigado, ascendado, kaj kontemplado, Platono donas formon dialektikan al misteroj [[Orfeismo|orfeismaj]] de la ascendado de animo al la dia regno.
 
=== Hume ===
Homoj havas malsamajn opiniojn pri la beleco de la sama objekto. [[David Hume]] skribis: "Beleco ne estas ena eco de objektoj en si; ĝi ekzistas sole en la spirito de la homo kiu kontemplas, kaj ĉiu spirito perceptas malsaman belecon." Tamen, ĉi tiu rimarkigo ne sekvigas absolutan relativismon pri estetiko. Hume indikas edukadon kaj la unuecon de homa naturo por ekspliki la ĝenerala konsento kiu ŝajnas ekzisti pri belaj objektoj.
 
Substrekado de la rolo de la individuo en estetika juĝado ne difinas belecon, do Hume daŭrigas per aserto ke la ideo de beleco, kiel eco, estas projekcio de la plezuro kiun produktas objekto. Li skribas: "Plezuro kaj doloro estas ne nur akompanantoj de beleco kaj malbeleco, ili estas la esenco." Tamen, lia difino ne estas akceptita de ĉiuj.
 
=== Burke ===
[[Edmund Burke]] distingis en 1757 inter beleco kaj sublimeco. Por li, la belo estas harmonia kaj alloga, kaj la sublimo estas misproporcia kaj terura. Ĉi tiun distingon poste diskutis Kant.
 
=== Kant ===
[[Immanuel Kant]], en ''Kritik der Urteilskraft'' (1790), forte disigis la ideon de beleco kaj la senton de plezuro. Por Kant, beleco estas "kontentigo senpartia"; neniu persona profito kontribuas al la juĝado. Plue li atentigas, ke en iu ajn juĝo ekzistas aserto de universaleco. "Bela estas kio plaĉas universale sen koncepto."
 
== Proverboj ==
Ekzistas pluraj [[proverbo]]j pri bel(ec)o en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]], inter ili<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php lernu.net: Proverboj]</ref>:
* {{citaĵo|''Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.''}}