Skizoafektiva perturbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Viglulino (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Viglulino (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Skizoafektiva perturbo''' estas [[mensa malsano]] karakterizata per malnormaj pensprocezoj kaj malreguligataj emocioj. La diagnozo fariĝas kiam la suferanto havas kvalitojn kaj de skizofrenio, kaj de humora perturbo- aŭ [[dupolusa obstrukco]] aŭ [[deprimo]]- sed ne ĝuste plenumas la kriteriojn por unu aŭ la alia sola. La dupolusa tipo estas distingata per simptomoj de manio, hipomanio aŭ miksita epizodo; la deprima tipo nur per simptomoj de deprimo. Komunaj simptomoj de la perturbo inkluzivas halucinaĵojn, paranojajn iluziojn kaj malordigitan parolon kaj pensadon. La komenciĝo de simptomoj ofte okazas en juna plenkresulecoplenkreskuleco, nun kun malcerta viva komuneco (ĉar la perturbo redefiniĝis), sed DSM-IV komuneco estis malpli ol 1 elcento de la loĝantaro, en la rango de 0.5 ĝis 0.8 elcento. Diagnozo baziĝas laŭ vidata konduto kaj la raportitaj spertoj de la suferanto.
 
[[Genetiko]], [[neŭrobiologio]], frua kaj aktuala medio, kondutaj, sociaj kaj spertaj komponantoj ŝajnas esti gravaj kontribuaj faktoroj; iuj distraj aŭ preskribataj drogoj povas kaŭzi aŭ malplibonigi simptomojn. Ankoraŭ neniu unuopa, izolita kaŭzo troviĝis, sed vasta evidenteco ekzistas por malnormeco en la metabolo de [[tetrahidrobiopterino]], [[dopamino]] kaj [[glutamato]] en personoj kun skizofrenio, psikozoj perturboj de humoro kaj skizoafektiva perturbo. En personoj kun skizoafektiva perturbo ofte kune okazas aliaj malsanoj, kiel [[angoro]] kaj [[droga misuzo]]. Sociaj problemoj kiel longdaŭra [[senlaboreco]], [[malriĉeco]] kaj [[sendomeco]] estas komunaj. La averaĝa [[vivdaŭro]] de personoj kun ĉi tiu perturbo estas malpli longa ol tiu, por personoj sen ĝi, pro pli grandaj problemoj de fizika sano kiel malnomada vivstilo kaj pli granda ofteco de [[sinmortigo]].