Mezepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la [[Krucmilito]]j, dum kiuj [[papo]]j, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ [[Islamo]]n, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la [[12-a jarcento]] aŭ poste.
 
[[Dosiero:Croisés.jpg|eta|maldekstradekstra|Krucistoj; [[Krucmilito]]j estis grava elemento de la mezepoko]]
 
[[Dosiero:Croisés.jpg|eta|maldekstra|Krucistoj; [[Krucmilito]]j estis grava elemento de la mezepoko]]
== Periodigo ==
Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la [[Renesanco]] en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la [[15-a jarcento]], ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la eŭropan inventon de [[presarto]] fare de [[Johannes Gutenberg]] ([[1450]]), la turkan [[Sieĝo de Konstantinopolo|kapton]] de [[Konstantinopolo]] aŭ la finon de la angla-franca [[Centjara milito]] (ambaŭ en [[1453]]), aŭ la falon de [[Al-Andalus|islama Iberio]], aŭ la vojaĝon de [[Kristoforo Kolumbo|Kolumbo]] al [[Ameriko]] (ambaŭ en [[1492]]), aŭ la [[Reformacio]]n komencantan en [[1517]], por signi la finon de la epoko.
Linio 21 ⟶ 20:
 
En Okcidento, oni ofte dividas Mezepokon en '''fruan periodon''' (iafoje misnomata la "[[Malluma Epoko]]", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj ([[slavoj]], [[araboj]], [[skandinavoj]], [[madjaroj]]); mezan periodon (la '''Alta Mezepoko''') de disvolviĝintaj institucioj de [[sinjoreco]] kaj [[vasalo|vasaleco]], [[kastelo|kastel]]-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj '''malfruan periodon''' de kreskanta [[Reĝo|reĝa]] potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la [[14-a jarcento]].
 
==Fina Romia Imperio==
{{Ĉefartikolo|Disfalo de la Romia Imperio}}
 
== Bildaro ==