Nigra maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 200:
 
==Nomo==
[[File:Crimea Laspi Sunset.jpg|thumb|Sunsubiro ĉe la Nigra Maro ĉe Laspi, Krimeo]]
[[File:Veleka-sinemorets-mouth-dinev.jpg|thumb|La estuaro de [[Veleka]] en la Nigra Maro. [[Sinemorets]], Bulgario]]
 
===Modernaj nomoj===
Nunaj nomoj de la maro kutime samegalas al "Nigra Maro", inklude tiujn de la landoj borde de la maro:<ref>{{cite book |url=http://www.karalahana.com/makaleler/karadeniz/karadeniz-ozhan-ozturk.htm |author=Özhan Öztürk |title=Karadeniz Ansiklopedik Sözlük |publisher=Heyamola Yayınları |place=İstanbul |year=2005| pages=617–620}}</ref>
 
* [[Abĥaza]]: ''Amshyn Eikʷa'' (Амшын Еиқәа)
* [[Adigea lingvo|Adigea]] ''Ĥi Ŝʼucʼ'' (Хы ШӀуцӀ)
* [[Bulgara]] Ĉerno more (Черно море, ˈtʃɛrno moˈrɛ)
* [[Kartvela]] Shavi zghva (შავი ზღვა)
* [[Laza lingvo|Laza]]: ''Uĉa zuğa'' (უჩა ზუღა), aŭ simple ''Zuğa'' "Maro"
* [[Rumana]] Marea Neagră ˈmare̯a ˈne̯aɡrə
* [[Rusa]] Ĉornoje morje (Чёрное мо́рe, ˈtɕɵrnəjə ˈmorʲə)
* [[Turka]] Karadeniz, kaˈɾadeniz
* [[Ukraina]] Ĉorne more (Чорне море, ˈtʃɔrnɛ ˈmɔrɛ)
 
Tian nomoj ne ĉiam estis konataj kiel uzitaj jam antaŭ la 12a jarcento, sed estas indikoj ke ili eble estas konsiderinde pli malnovaj.
 
En Grekio (grakoj historie moviĝis tra la tuta Nigra Maro), la historia nomo "Euksina Maro" montras diferencan signifon (vidu sube), kaj estas ankoraŭ amplekse uzata:
 
* [[Greka]] Euksinos Pontos (Eύξεινος Πόντος)
 
La Nigra Maro estas unu el kvar maroj kiuj havas komunajn nomojn laŭ [[koloro]] — el kiuj laaliaj estas la [[Ruĝa Maro]], la [[Blanka Maro]] kaj la [[Flava Maro]].
 
===Historiaj nomoj===
[[Strabono]] en sia verko ''Γεωγραφικά'' (Geografio, 1.2.10) informas, ke en antikvo, Nigra Maro ofte estis ĝuste nomita "la Maro" (en greka ''ho pontos''). Plejparte, grek-romia tradicio nomas Nigran Maron la "Gastama maro", Eŭksinos Pontos (εὔξεινος Πόντος). Tio estas [[eŭfemismo]] anstataŭiganta pli fruan "Malgastama maro", Pontos Akseinos, unue atestita en [[Pindaro]] (ĉ. 475 a.K.).
 
Strabo (7.3. 6) opinias ke Nigra Maro estis nomita "malfavora" antaŭ greka koloniigo ĉar estis malfacile navigi, kaj ĉar ĝiaj marbordoj estis loĝitaj fare de sovaĝaj triboj. La nomo estis ŝanĝita al "gastama" post kiam la [[Mileto (Malgrandazio)|Miletanoj]] koloniigis la sudan marbordon, nome la [[Ponto (geografio)|Pontuso]], igante ĝin parto de greka civilizo.
 
Estas ankaŭ eble ke la nomo Akseinos ekestiĝis preter popola [[etimologio]] de skita vorto aksšaina- "malluma", "malhela"; kaj tiele la nomo "Nigra Maro" povas tiel origini de Antikveco.
 
Mapo de Azio datiĝanta al 1570, titolita "Asiae Nova Descriptio", de ''Theatrum Orbis Terrarum'' de [[Abraham Ortelius]], etikedis la maron ''Mar Maggior'' ("Granda Maro", el latina ''mare major'').
 
Angla-lingvaj verkistoj de la 18-a jarcento ofte utiligis la nomon "Eŭine Sea" (/ˈjuːksɨn / aŭ /ˈjuːkˌsaɪn/) por rilati al Nigra Maro. [[Edward Gibbon]], ekzemple, nomas la maron sub tiu nomo ĉe ''[[The History of the Decline and Fall of the Roman Empire]]'' (La Historio de la Malkresko kaj Falo de la [[Romia Imperio]]).<ref>Gibbon, Edward. ''The History of the Decline and Fall of the Roman Empire.'' Everyman's Library, 1910; represita 1993. ISBN 0-679-42308-7. Passim.</ref>
 
==Geologio kaj batimetrio==
==Hidrologio==