Ada Fighiera-Sikorska: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eta
eta
Linio 1:
'''Ada Fighiera-Sikorska''' (naskiĝis en [[Siedlce]] la {{daton|26|januaro|1929}}, mortis en [[Torino]] ([[Italio]]) la {{daton|7|aŭgusto|1996}}), estis [[poloj|pola]] ĵurnalistino multajn jarojn vivinta en Italio. De [[1962]] ĝis sia morto ŝi estis la redaktorino de la gazeto ''[[Heroldo de Esperanto]]''.
 
Ŝi vivis kaj edukiĝis en [[Varsovio]] ĝis la [[invado en Pollandon|milit-eksplodo]], en [[1939]], kiam la lando estis atakata samtempe de [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]]. Tiam, la [[familio]] fuĝis al [[Lvovo]] (orienta Pollando), kiun la patro, generalo [[Franciszek Sikorski]], havis la taskon defendi. Post la [[kapitulaco]] de [[Pollando]], la familio kun la pola civila [[loĝantaro]] estis internigita en [[Siberio]], kie Ada vizitis rusan bazan lernejon: la patro, kune kun 10 000 aliaj polaj [[oficiro]]j estis murdita de la ruĝa armeo en la arbaro de [[masakro de Katin|Katyń]] (Pollando).
 
Danke al interkonsento kun [[Britio]], en 1941 [[Sovetunio]] liberigis la 2 milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino kaj la fratino rajtis veturi tra [[Samarkando]] al [[Persio]], unue al [[Tehrano]], poste al [[Isfahano]], kie ŝi vizitadis polajn lernejojn ĉe la lokaj polaj setlejoj. Inter [[1945]] kaj januaro [[1948]] ŝi loĝis kun aliaj polaj rifuĝintoj en [[Libano]], [[Bejruto]]; samjare ŝi plenumis kun siaj samklasanoj polan maturec-ekzamenon en [[Britio]] kaj novembre ŝi revenis al Pollando post okjara foresto.
 
Fininte la fakultaton pri [[slavistiko]]{{Mankas fonto}} kaj specialiĝinte pri [[ĵurnalismo]] en la [[Universitato de Varsovio]], Ada eklaboris ĉe eldonejo. En [[1956]], [[Julio Baghy]] gvidis kursojn en Varsovio kaj Ada estis ŝia fervora lernantino. Tiam komenciĝis ŝia amo al [[Esperanto]], kiu daŭris la tutan vivon.
 
En [[1958]], antaŭ la [[UK 1959|jubilea UK en Varsovio]], ŝi estis vic-prezidantino de la Varsovia E-societo kaj kunfondisaliĝis al la Esperanto-redakcion de la [[Pola Radio]]: tiam ŝi ekkonis en la pola ĉefurbo sian estontan edzon, kiu kiel KKS loĝis konstante en la kongres-urbo por prepari la UK. En 1960 ŝi edziniĝis al [[Gian Carlo Fighiera|G.C. Fighiera]] en [[Bruselo]] kaj la postan jaron kunlaboris kun li en la organizo de la [[UK 1961|UK en Harrogate]] ([[Britio]]).
 
En [[1962]] Ada transprenis de [[Teodor Jung]] la gazeton "[[Heroldo de Esperanto]]", kiun ŝi redaktis dum 36 jaroj ĝis sia forpaso: unue, dum 17 jaroj en Bruselo, poste, dum 9 jaroj en [[Madrido]], fine, ek de 1988, en [[Torino]].