Norda maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:NASA NorthSea1 2.jpg|eta|Satelitbildo de la Norda maro]]
La '''Norda maro''' estas malprofunda maro[[bordomaro]] en la nordokcidenta [[Eŭropo]]. Ĝi estas parto de la [[Atlantiko]] kaj situantas sur la eŭropa [[kontinenta breto]]. Ĝi troviĝas (laŭ la horloĝa ordo) inter [[Britio]], [[Norvegio]], [[Svedio]], [[Danio]], [[Germanio]], [[Nederlando]], [[Belgio]] kaj [[Francio]]. Ĝi konektas kun la [[oceano]] tra la [[Angla Kanalo]] sude kaj tra la [[Norvega Maro]] norde. Ĝi estas pli ol 970 km longa kaj 580 km larĝa, kun areo de ĉirkaŭ 750,000 km².
Oni ĉiam povis multe navigi kaj fiŝkapti en la maro, kaj tiele estas populara celo por [[turismo]] el la ĉirkaŭaj landoj. Lastatempe ekgravis la profito el la [[fosilia brulaĵo|fosiliaj brulaĵoj]], inter kiuj troviĝas multe da [[nafto]] kaj [[natura gaso]] ĉi tie. Krome por la produktado de energio gravegas la disvastigon de la Ventoenergio kaj de la [[Maronda centralo|marondaj centraloj]].
 
Historie, la Norda Maro gravis elstare por aferoj pri [[geopolitiko]] kaj [[milito]], partikulare en Norda Eŭropo sed ankaŭ tutmonde tra la povo kion nordeŭropanoj projektis tutmonde dum multo de la Mezepoko kaj eĉ ĝis la moderna epoko. La Norda Maro estis la centro de la [[Vikinga erao|Vikinga disvastiĝo]]. Sekve, la [[Hansa ligo]], la [[Ora jarcento de Nederlando|Nederlandanoj]], kaj la [[Brita Imperio|Britoj]] ĉiu siaflanke serĉis dominadi la Nordan Maron kaj tiele la aliron al la merkatoj kaj resursoj de la mondo. Ĉar temas pri la ununuraaliro de [[Germanio]] al la oceano, la Norda Maro pluestis strategie grava dum ambaŭ [[Mondmilito]]j.
 
La marbordo de la Nord Maro prezentas diversecon de geologiaj kaj geografiaj karakteroj. En la nordo, profundaj [[fjordo]]j kaj krutaj klifoj markas la marbordajn konturojn de [[Norvegio]] kaj de [[Skotlando]], dum en la sudo ĝi konsistas unuarange el sablaj strandoj kaj larĝaj kotejaj [[vado]]j. Pro sia densa loĝantaro, forta industriigo, kaj intensa uzado de la maro kaj de ties ĉirkaŭa areo, estis nombraj mediaj problemoj kiuj tuŝis la marajn ekosistemojn. Primediaj problemoj — komune inkludante [[trofiŝkaptado]]n, industriajn kaj agrikulturajn alfluaĵojn, [[dragado]]n, kaj [[marrubo]]n inter aliaj — kondukis al nombraj klopodoj por eviti degradadon de la maro dum ankoraŭ oni profitas el ties ekonomiaj disponebloj.
==Geografio==
[[Dosiero:Nseamap.gif|thumb]]
'''Areo''' 575.000 km²
'''Longeco''' 960 km
 
'''Larĝeco''' 640 km
 
'''Meza profundeco''' 94 m
 
'''Plej granda profundeco''' 725 m
 
La Norda maro troviĝas sur kontinenta soklo, kaj estas preskaŭ izolita de la [[Atlantiko]] per la landoj ĉirkaŭ si. La meza profundeco estas nur 94 metrojn, sed la norda parto estas 300 metrojn profunda. Nur la [[Norvega fosego]] estas pli profunda, je pli ol 800 metroj. La kanalo inter la tri [[Skandinavio|Skandinaviaj]] landoj nomiĝas [[Skagerrak]].