Rexhep Meidani: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q294250)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Rexhep Meidani.jpg|thumb|right]]
'''Rexhep Qemal Meidani''' (''Reĝep Kemal Mejdani'') (n. la [[17-an de aŭgusto]] [[1944]], en [[Tirano]]) estas albana politikisto. Li studentiĝis en la [[Universitato de Tirano]] (1966), en la Fakultato de Naturscienco, kaj sukcese plenumis la poststudojn en la [[Universitato de Kaeno|Universitato de Caen]], [[Francio]] (1974). Rilate al la profesia areo, Meidani funkciis kiel profesoro, prezidanto de la sekcio kaj poste kiel la dekano de la Fakultato de Naturscienco (1966-1996). Dum tiu tempoperiodo, Meidani publikigis kelkajn studojn, librojn kaj artikolojn interne kaj ekstere de [[Albanio]]. Meidani posedas la sciencan titolon [[Doktoro de filozofio]]. Kune kun [[Eqrem Cabej]] kaj [[Nelson Cabej]], Meidani estas konsiderita kiel unu el la gvidaj akademiuloj en la lando.
 
Lia politika kariero komenciĝis en la [[1990-aj jaroj]]. Li estis la prezidanto da la Centra Balotkomisiono en la unuaj plurpartiaj elektoj en 1991 kaj membro de la Prezidenta Konsilio (1991). Dum 1992-1996 li estis engaĝita en la civila socio kiel prezidanto de la Estraro de la Albana Centro de Homaj Rajtoj (1994-1996). En 1996, li eniris en la Socialistan Partion kaj estis elektita kiel ĝia Ĝenerala sekretario (1996-1997).