Centra Parko (Novjorko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 51 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q160409)
ligilo
Linio 1:
[[Dosiero:Centralpark.png|thumbeta|250px|<center>bildoBildo de la Centra Parko kun la silueto de Manhatano]]
La '''Centra Parko''' – [[angle]] ''Central Park'' – en [[Novjorko]] estis kreita dum la jaro [[1859]] kiel pejzaĝa parko kaj ekde tiam estas grava ripozejo, promenejo kaj sportejo por la loĝantoj de la urbego. La parko nuntempe etendiĝas je 4,1 kilometroj inter la 59-a kaj la 110-a stratoj kaj je 840 metroj inter la 5-a kaj 8-a avenuoj. La tereno, ankaŭ nomata la "verda pulmo de Novjorko" kovras areon de 3,4 kvadrataj kilometroj kaj ampleksas pli-malpli 5 procentojn de la areo de la centra urboparto [[Manhatano]].
 
Linio 5:
La origina ideo pri la parko estis de la tiutempe plej signifa pejzaĝa arkitekto de Usono, ''Andrew Jackson Downing''. Li reagis al la deziro de multaj urbanoj pri urbocentra ripozejo, ĉar en la tiama urbo apenaŭ ekzistis eblecoj ripoze aŭ sporte pasigi la liberan tempon. En artikolo de la ĵurnalo ''Horticulturist'' li dum la jaro 1848 publikigis la ideon de granda publika parko, en kiu eblu promeni, [[rajdado|rajdi]], [[remado|remi]], ludi [[basbalo]]n kaj [[kriketo]]n kaj kiu havu plurajn infanludejojn.
 
[[Dosiero:Centralpark_fg01.jpg|thumbeta|center|750px|<center>la Centra Parko dum 2004]]
[[Dosiero:Central Park Summer.JPG|thumb|750pxeta|center|<center>la parko vidita de sude]]
<br style="clear:both;" />
 
== Historio ==
[[Dosiero:Location_of_Central_Park-fr.svg|thumbeta|150px|<center>situoSituo de la parko]]
Downing vojaĝis al Eŭropo, por en la tieaj pejzaĝaj parkoj kolekti inspirojn por sia propono. Dum la jaro 1851 la ideo pro letero de la urbestro al la urba konsilio unuafoje publike diskutiĝis. Fondiĝis komitato cele al la realigo de la parko. Kiel lokon oni elektis marĉan, montetan kaj arbaran areon proksime de la Orienta Rivero (<!--[[East River (Novjorko)]] - paĝo ne jam ekzistas-->''East River''), kie loĝis proksimume 1600, plejparte malriĉaj, enmigrintoj. Dum julio 1851 decidiĝis ke la urbo rajtu aĉeti la terenon.
 
Linio 17:
Pluraj elstaraj pejzaĝaj arkitektoj kaj inĝenieroj realigis la koncepton, aranĝis vojojn kaj montetojn, la lagojn kaj kompleksan sistemon de kanaloj kaj riveretoj, elektis plantojn, dezajnis pontojn kaj parkajn konstruaĵojn.
 
[[Dosiero:NYC_Central_Park_pano_from_Top_of_the_Rock.jpg|thumbeta|500px|<center>rigardoRigardo de la ''Rockefeller-centro'', komplekso el 21 [[nubskrapulo]]j, sur la parkon]]
La konstrua laboro komenciĝis dum la jaro [[1858]] kaj fakte daŭras ĝis nun, kvankam la ĝenerala pejzaĝa parka aspekto restis la sama. Ĝis la jaro [[1866]] 20.000 laboristoj estis dungitaj en la parka konstruejo. Instaliĝis multaj statuoj pri amerikaj kaj ankaŭ elstaraj eŭropaj konatuloj. Inter la unuaj estis memorejoj pri la eŭropaj poeto [[Friedrich Schiller]] kaj sciencisto [[Alexander von Humboldt]]. Aldone al la originaj planoj, sude de la parko oni ankoraŭ integrigis [[zoologia ĝardeno|zoologian ĝardenonbestoĝardeno]]n ("Central Park Zoo").
 
[[Dosiero:Centralpark 20040520 121402 1.1504.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|<center>malspektaklaMalspektakla ponto en la parko, konceptita de ''Calvert Vaŭ'' – ĉiu parka ponto estas unikaĵo]]
Post la jaro [[1900]] la urbo Novjorko plue gigante ekspansiis. Ĉiam pli da [[nubskrapulo]]j ekestis rande de la parko kaj malgraŭ la parka aspekto memorigis pri ĝia situo meze de monda metropolo. Aŭtoj pli kaj pli multis, kaj oni aparte limigis la rapidecon sur la parkaj stratoj, por laŭeble gvidi la trafikon ĉirkaŭ anstataŭ tra la parko. Ĉiam denove ekestis diskutoj uzi parton de la parka tereno por la konstruo de novaj urbaj domegoj. Inter la planoj estis pluraj projektoj deklaritaj socie aparte valoraj, ekzemple aldonaj ekspoziciejoj kaj sportejoj, operejo aŭ katedralo – sed ĉiam regis sukcesaj protestoj, kiuj malebligis realigojn de tiuj planoj. Nur la ''Metropolitena Muzeo pri Arto'' realiĝis. Ekestis tamen multaj pliaj infanludejoj – fine temis pri 424.
 
[[Dosiero:The Lake Central Park.jpg|thumbeta|250px|<center>laLa plej granda parka lago, fone la apartamentaro ''The Beresford'']]
Post la [[Dua Mondmilito]] [[Novjorko]] kreskis ĝis la metropolo de la internacia [[kapitalismo]]. Malgraŭ la ekonomia prospero de multaj entreprenoj kaj ties dungitoj, ankaŭ kreskis la nombro de la urbaj povruloj. Sekve pli kaj pli oftiĝis rabaj atakoj al vizitantoj de la parko. Oni forte malkonsentis plu nokte esti en la parko. Pli kaj pli senhejmuloj, droguloj kaj prostituitoj karakterizis la parkan aspekton.
 
Linio 33:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Commons|Central Park (New York City)}}
{{el}} [http://www.centralparknyc.org/ oficiala retejo de la parka administracio]
 
 
{{Koordinatoj artikolo|40_46_57_N_73_57_58_W|40° 46' 57" norde, 73° 57' 58" okcidente}}