Fidio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
'''Fidias''', en [[antikva greka]] Φειδίας / ''Feidias'', en [[Esperanto]] '''Fidio''' aŭ '''Fidiaso''' ([[Ateno]], ĉirkaŭ [[490 a. K.]] – [[Olimpio]], ĉ. [[431 a. K.]]), estis la plej fama [[skulptisto]] de la [[Antikva Grekio]], [[Pentrarto|pentristo]] kaj [[arkitekto]], apartenanta al la unua greka klasikismo. Fidiaso dezajnis la statuojn de la diino [[Atena]] en la [[Akropolo]] de [[Ateno]] (''Atena Partenosa'' ene de la [[Partenono]] kaj ''Atena Promakosa'') kaj la enorman statuon de sidanta [[Zeŭso]] en Olimpio. La atenaj verkoj estis ŝajne menditaj de [[Periklo]] en [[447 a. K.]]. Eble [[Periklo]] uzis la monon de la [[Konfederacio de Deloso]] por pagi al li, sed tio ne certas.
 
==Fidiaso kaj Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montros mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Fidiason:
 
:Sed nun alproksimiĝas alia homa vidaĵo,
:kies konturo brilas kvazaŭ per suna korono.
:Nun diras la gvidanto al la nomado denove:
:-Jen estas Fidiaso, verva skulptisto Grekuja,
:kiu la perfektecon al la homaro prezentos
:kun plibeligaj trajtoj kaj grandigita mezuro,
:en siaj verkoj ŝtonaj aŭ en arĝente metalaj,
:plenaj je harmonio kaj kun vizaĝo serena,
:por ke la homoj teraj al idealo klopodu,
:vidante reprodukton de diaj ecoj en ili.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 117.</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Commons|Category:Phidias}}