Poldero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
Neniu resumo de redakto
Linio 73:
 
Pro tiuj kialoj la plejmulto de la nederlandaj polderoj ne rekte pumpas la enan akvon al la ekstera akvo. La akvo unue estas pumpata de la poldernivelo al "kolektejo" ([[nederlanda lingvo|nederlande]]: "boezem"). Tiu kolektejo povas esti lago, lageto, iama rivereto, kanalo ĉirkaŭ la poldero aŭ tuta sistemo de kanaloj kaj riveretoj inter kelkaj polderoj. Poste aliaj pumpiloj pumpas la akvon de la kolektejo en la eksteran akvon, la riveron aŭ la maron. Ekzistas eĉ poldersistemoj kiuj enhavas poldernivelon, malaltan kolektejon", altan "kolektejon" kaj nur poste pumpas la akvon en la eksteran nivelon.
 
==La Polderoj en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra [[Eŭropo]] kaj la venonta ĉiĉerono estas [[Maria Sklodovska]], kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta [[Eŭropo]]. Jen kiel ŝi prezentas la [[poldero]]jn per pli ol tri versoj dum [[Samarkando]] aŭ [[Kievo]] meritis nur malgrandajn aludojn:
 
:Ronde tra Samarkando kaj la ĉielo Kieva,
:la vojaĝantoj brizas al Norda Maro refluge
:kaj vidas la [[poldero]]jn de l'Zujdersia digaro,
:kie la homtekniko, per la komuna klopodo,
:sukcesos ŝanĝi [[marĉo]]jn en produktivan ebenon.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
== Literaturo ==