Piramido de Luvro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e forigis la nenecesan artikololon
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
[[Dosiero:Louvre 2007 02 24 c.jpg|600px|center]]
 
==La Luvro en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra [[Eŭropo]] kaj la venonta ĉiĉerono estas [[Maria Sklodovska]], kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta [[Eŭropo]]. Jen kiel ŝi prezentas [[Parizo]]n kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al [[Luvro]] (sed kun speciala mencio al la Piramido) kaj al [[Versajlo]], dum pli atentaj priskriboj al la [[Ejfelturo]] kaj al la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfa Arko]]:
 
{{citaĵo|:Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
:simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
:ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
:kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
:-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
:konstruo, manifesto de la supera logiko
:de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
:Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
:Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
:kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
:centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
:ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.</ref>}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Luvro]]
 
==Notoj==
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==