Baziliko Sankta Marko en Venecio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Baziliko de Sankta Marko''' ([[itale]] ''Basilica di San Marco'') en [[Venecio]] estas la [[katedralo]] de la veneca [[patriarko]].
 
==Historio==
La unua kirko dediaĉitadediĉita al [[sankta Marko]] estis fondita en [[828]] kaj konstruita inter [[829]] – [[832]] sur loko de domkapelo de la [[doĝa palaco]] por akcepti la ostojn de Sankta Marko el [[Aleksandrio]]. En [[976]] okazis incendio, en kiu neniiĝis la kirko, doĝa palaco kaj 200 domoj. Samjare komencis la [[doĝo]] ''Pietro 1-a Orseolo'' la rekonstruon, kiu post pluraj interrompoj finiĝis nur en [[1094]].
 
La striktaj rilatoj de Venecio al oriento kaŭzis, ke la konstrulaboroj okazis laŭ bizanca ekzemplo. Originale ĝi estis romana brika baziliko, sed post alkonstruo de flankaj ŝipoj en [[1063]] akiras ĝi la nunan formon. La alkonstruoj okazis en la 13-a jc. laŭ bizanca en la 14-a jc laŭ gotika stilo.
 
==Priskribo==
La bazo formas grekan (simetrian) [[kruco]]n (kun longo de 76,5 m kaj larĝo de 62,6 m) de la 45 m alta domo, kies kruckupola kirko supervolbas krom la kruciĝejo ankaŭ la kruc-brakojn ([[transepto]]) per [[kupolo]].