Aĥnaton: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
Post morto de Aĥnaton surtroniĝis lia frato [[Smenĥkare]], poste [[Tutanĥamon]], kiu origine nomiĝis Tutaĥaton, verŝajne filo de unu el la du fratoj.
 
==En posta kulturo==
Pri lia vivo estis verkitaj multaj romanoj: "Egiptano Sinuhet" ([[Mika Waltari]]), "La skribisto de la faraono" ([[Alexej Pludek]]) k.a.
 
[[Philip Glass]] komponis [[opero]]n pri ĉi tiu faraono sub la titolo "Akhnaten", kiu havis premieron en 1984.
 
===Akenatono en Esperanto===
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra [[Eŭropo]] kaj la venonta ĉiĉerono estas [[Maria Sklodovska]], kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta [[Eŭropo]]. Jen kiel ŝi prezentas la venontan ĉiĉeronon [[Akenatono]]n kiu montros interesaĵojn el [[Afriko]]:
 
{{citaĵo|:-Jen ĉi Akenatono, nobla poeto lirika,
:kiu pri astroj kantos kaj universa frateco.
:Li estos faraono restarigonta la sunan
:kulton kaj adoradon al sola dio plejalta,
:kunfratiganta homojn sub unu sama potenco.
:De nun li akompanos en la transmonda vojiro.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121.</ref>}}
 
==Bildaro==
<center><gallery>
Dosiero:Aten disk.jpg|<center>faraono Aĥnaton kaj lia familio adoras la dion Atono
Dosiero:Louvre-antiquites-egyptiennes-p1020399.jpg|<center>fragmento de koloso pri Aĥnaton
</gallery></center>
 
==Notoj==
<references/>
 
== Aliaj projektoj ==