Placo Majo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
==Aktuala priskribo==
==Uzado==
 
==La Placo Majo en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue [[Akenatono]] kaj poste [[Sunĝata Kejta]] kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue [[Nezaŭhtezoma]] kaj poste [[Neil Armstrong]] la ĉiĉerono kiu vidigas la vidindaĵojn de [[Bonaero]]:
 
{{citaĵo|:Nun la duopo drivas suden al Bŭenos-Ajreso,
:kosmopolita centro kaj multerasa krisolo.
:Tie Utnoa miras pri la Kongresa Sidejo,
:bulvarde ĉirkaŭata, kiu verdvolbas emajle.
:Jen la [[Majplaco]] larĝa, tie la [[Domo Rozeca]]
:kaj rande la kvartalo bunta, nomata la Boka.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129-130.</ref>}}
 
==Vidu ankaŭ==