Decidoproblemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli da teksto
riparis ruĝligo kaj aldonis kelkajn frazojn
Linio 4:
En [[teorio de komputeblo]] kaj de [[komputa komplikteorio|komputa kompliko]], '''decidoproblemo''' estas demando en iu [[formala sistemo]] kun jes-aŭ-ne respondo, depende de la valoroj de kelkaj enigaj parametroj. Decidoproblemoj tipe prezentiĝas en matematikaj demandoj de [[decideblo (logiko)|decideblo]], t.e., la demando pri la ekzisto de [[efika metodo]] determini la ekziston de iu objekto aŭ ĝian membrecon en aro; kelkaj el la plej gravaj problemoj en matematiko estas [[nedecidebla problemo|nedecidebla]]j.
 
Ekzemple, la problemo “donite du numeroj ''x'' kaj ''y,'' ĉu ''x'' divizoras ''y''?” estas decidoproblemo. La respondo povas esti aŭ ‘jes’ aŭ ‘ne,’ kaj dependas sur la valoroj de ''x'' kaj ''y''. Solvadmetodo por decidoproblemo, donita en [[algoritma|algoritmo|algoritma]] formo, nomiĝas '''decidoprocedo''' por tiu problemo. Decidoprocedo por la decidoproblemo “donite du numeroj ''x'' kaj ''y,'' ĉu ''x'' divizoras ''y''?” donas la manipuloj kiuj determinas ĉu ''x'' divizoras ''y'', donite ''x'' kaj ''y''. Unu tia algoritmo estas [[longa dividado]], kiu ĉiuj lernantoj devas lerni. Se la cetero estas nulo, la respondo estas 'jes'; alie, ĝi estas 'ne'. Decidoproblemo kiu solveblas per algoritmo, kiel ĉi tiu ekzemplo, nomiĝas ''decidebla''.
 
La fako de komputa kompliko kategoriigas decideblajn decidoproblemojn laŭ kiel malfacile ili solvendas. "Malfacila", en tiu senco, priskribiĝas laŭ la komputaj rimedoj, kiuj la plej efika algoritmo bezonas por iu problemo. La fako de [[teorio de komputeblo|rikurteorio]], dume, kategoriigas nedecideblajn decidoproblemojn laŭ [[turinga grado]], kiu estas mezuro de la nekomputeblo de ajna solvo. Decidoproblemoj proksime rilatas al [[funkcioproblemo]]j, kiuj povas havi respondojn pli kompleksajn ol simpla "jes" aŭ "ne". Ekvivalenta funkcioproblemo estas "donite du numeroj ''x'' kaj ''y,'' kio estas ''x'' dividita per ''y''?" Ili ankaŭ rilatas al [[problemo de optimumigo|problemoj de optimumigo]], kiuj temas pri trovado de la ''plej bona'' respondo al specifa problemo.
 
==Referencoj==