Ernest Drezen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Eksteraj ligiloj: ĝustigo de ligoj
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
Drezen lernis en reallernejo en [[Kronŝtadt]] kaj en teĥnologia instituto en [[Sankt-Peterburgo|Petrogrado]], kie li aktive agadis en studenta esperantista Grupo. En [[1915]]-[[1917|17]] li estis standardisto de rusa armeo kaj en [[1918]]-[[1921|21]] li okupis diversajn postenojn en [[Ruĝa Armeo]]. Li membriĝis en [[1918]] en la komunista partio. En [[1921]]-[[1924|24]] li laboris en Centra Plenumkomitato de Sovetoj. De post [[1924]] li laboris en scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri [[Lingvoscienco|lingvistiko]]. En [[1926]]-[[1930|30]] li estis direktoro de la instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste vicdirektoro de trusto "Orgenergo", speciala redaktoro de la eldonejo pri administra teĥniko, profesoro de Moskva universitato kaj de aliaj teĥnikaj altlernejoj, estrarano de Sovetia societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando (VOKS) k.a.
 
Esperantistiĝis en [[1910]]. Drezen estis prezidanto de Peterburga Societo "[[Espero (asocio)|Espero]]" [[1917]]-19, unu el iniciatintoj de [[Esperanta Sekcio de la Tria Komunista Internacio|ESKI]] en [[1919]].
Dum la 3-a Tutruslanda Esperantista Kongreso en [[Sankt-Peterburgo|Petrogrado]] en [[1921]] li estis elektita Ĝenerala sekretario de [[Sovetrespublikara Esperantista Unio|SEU]] tiam fondita. De tiam li estis senŝanĝa gvidanto. Laŭ Kuznecov (antaŭparolo al ''Historio de la Mondolingvo''), Drezen konstruis SEUn kiel centralisman organizon kun rigida disciplino kaj militema ideologio, pli simila al la komunista partio ol al lingva, kultura unuiĝo.