Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sodacan (diskuto | kontribuoj)
new free version (GlobalReplace v0.3)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 41:
 
== Diversaj formoj laŭlonge de la historio ==
[[Dosiero:Frontiere francaise 985 1947 small.gif|thumb|right|Evoluo de la teritorio de Francio, de 985 ĝis 1947.|alt=Movmapo montranta la evoluon de la teritorio de Francio de 985 ĝis 1947.]]
{{Ĉefartikolo|Francio|Historio de Francio|Domo de Francio}}
<!--{{Ĉefartikolo|Formation territoriale de la France métropolitaine}}-->
Linio 64:
Kun la surtroniĝo de [[Hugo Kapeto]] kaj poste de ties filo Roberto, la karola dinastio malaperis, kaj kun ĝi la eventualaj pretendoj al la imperia unuiĝo. La 'okcidenta Francie' estis tiel definitive apartigita de la imperio de la otidoj. Tio kelkfoje kondukis al konsideri lian regnon, konkurence kun la bapto de Klodvigo, kiel unu el aktoj de la naskiĝo de Francio: «naci » dinastio anstataŭanta aŭstriazian dinastion. Tiu vidpunkto estis aparte disvolvita en la 19-a jc por la konstruado de la naciaj historioj. Hugo Kapeto inaŭguris la kutimon kroni sian plejaĝan filon antau sia morto, tiel dotante novajn legitimecon kaj daŭrecon al la franca monarkio. La reĝa teritorio pligrandiĝis, sed la regantoj post Hugo Kapeto estis ofte senpovaj antaŭ la malobeemo de siaj feŭduloj kaj ludis malgravan rolon en la gravaj tiutempaj eventoj kia estas la [[normana konkero de Anglio]] aŭ la [[unua krucmilito]]. Nur kun [[Ludoviko la 6-a (Francio)|Ludoviko la 6-a, la Dika]] la franca monarkio vekiĝis, kiu firmigis kaj kreskigis la reĝan povon. [[Ludoviko la 7-a (Francio)|Ludoviko la 7-a]], edziĝante kun [[Eleonora de Akvitanio]], kreis novajn ligilojn inter la monarkio kaj la sudo de Francio; sed la rompo de tiu geedziĝo kondukis al nova edziniĝo de Eleonora kun la grafo de Anjou [[Henriko la 2-a (Anglio)|Henriko Plantaĝeneto]], kiu poste fariĝis reĝo de Anglio sub la nomo Henriko la 2-a. La reĝo de Anglio fariĝis ankaŭ tre potenca vasalo, regante kunaĵon de ĉiuj landoj de Normandio ĝis Akvitanio. Tamen li omaĝis al la reĝo.
 
[[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo Aŭgusto]], filo de Ludoviko la 7-a estis la unua suvereno, kiu havis la titolon de reĝo de Francio. Lia edziĝo kun la filino de la grafo de Flandrio ebligis al li grave kreskigi la reĝan teritorion. Li poste alfrontis la anĝevian «imperion» de la [[Plantaĝenetoj]]. Helpata de la eraroj de [[Johano (Anglio)|Johano la Sentera]], li kaptis de la angloj [[Normandio]]n, [[Mansio (provinco)|MansioMansion]]n, [[Anĵuo]]n, [[Potevio]]n kaj [[Turanĝio]]n. La [[batalo de Bouvines]] estis decida sukceso por Francio.
La konkeroj kaj la efika regado de Filipo Aŭgusto disvolvis la monarkian Ŝtaton, per centriga politiko apogata sur la burĝaro kaj la nobeletaro, kontraŭ la gravaj vasaloj. La reĝaj ŝtatoficistoj, prefektoj (aŭ seneskaloj) administris la etendojn de la reĝa teritorio.<br />
La franca mezepoka monarkio atingis fortan internacian influon: [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Ludoviko la 9-a]] (Sankta Ludoviko) ĉesigis la francan-anglan konflikton per la [[Traktato de Parizo (1259)|traktato de Parizo]] en [[1259]] kaj eĉ arbitracia rolo estis konfidita al li en internaciaj konfliktoj.
Linio 92:
La regno de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]], kiu forĵuris protestantismon kaj subigis la [[Franca Katolika Ligo|Katolikan Ligon]], markis la komencon de la dinastio de la Burbonoj kaj la finon de la religiaj militoj, kies fina punkto estis la [[nanta edikto|edikto de Nantes]], subskribita en la {{dato|30|Aprilo|1598}}. La {{daton|2|Majo|1598}}, Henriko la 4-a subskribis la [[paco de Vervins|pacon de Vervins]], finante la konflikton kun Hispanio. Sin apogante sur la urbaj elitoj kies graveco kreskis kun la heredeco de la vendebleco de la oficoj, Henriko la 4-a restarigis la reĝan aŭtoritatecon kaj reordigis la reĝlandon daŭre afliktitan per jaroj da milito, aparte danke al sia ministro pri financoj [[Maximilien de Béthune|Sully]]. En 1610, Francio reatingis sian nivelon de agrokultura produktado de 1560. Henriko la 4-a favoris ankaŭ la instalojn en Ameriko kaj la disvolvon de [[Nova Francio]]: la urbo [[Kebeko]] estis fondita en [[1608]] de [[Samuel de Champlain]].
 
Kiam Henriko la 4-a estis murdita en la {{dato|14|Majo|1610}}, ties filo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] estis nur naŭjara : la reĝa trezoro estis parte elspezita de marŝalo [[Concino Concini]], favorato de la reĝino-patrino kaj regentino [[Maria de Mediĉo]]. La {{daton|24|Aprilo|1617}}, la reĝo sukcesis [[puĉo]]n, murdigante Concini kaj ekzilante sian patrinon. La repreno de la reĝlando fare de Ludoviko la 13-a estis sekvata de rebonigo de la ŝtataj aferoj fare de [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo de Richelieu]], enirinta en la konsilion de la reĝo en [[1624]]. Richelieu zorgis pri submeto de la turbulenta nobelaro kaj malarmado de la protestantoj, kiujn li fine reduktis per la [[sieĝo de La Rochelle (1627-1628)|sieĝo de La Rochelle]]. Sub lia ministrado, Francio engaĝiĝis en la [[tridekjara milito]], longa kaj kosta, sed kiu ebligis al la lando gajni teritoriojn ĉe siaj limoj kaj plifortigi sian politikan pozicion en Eŭropo. Tiu konflikto estis sekvata de la [[franca-hispana milito]], kies konsekvencoj estos granda malfortiĝo de Hispanio kaj starigo de Francio kiel la unua potenco en Eŭropo.
 
===== La apogeo de la absoluta monarkio =====
Linio 98:
[[Dosiero:Louis XIV of France.jpg|thumb|left|[[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la Dekkvara]].]]
[[Dosiero:Royal Standard of King Louis XIV.svg|thumb|Reĝa standardo de Ludoviko la 14-aa]]
Je la morto de [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]], ties filo [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] estis nur kvarjara: la regenteco iris al la reĝino-patrino [[Anna de Aŭstrio]], kaj la regado estis farata de [[Jules Mazarin|kardinalo Mazarin]]. Dum la neplenaĝeco de la reĝo, partioj revekiĝis: la [[Frondo]] grave minacis la monarkian povon, sed la reĝa partio fine venkis. Per la [[traktato de la Pireneoj]] en [[1659]], Francio finis sian konflikton kun Hispanio kaj manifestiĝis kiel supera potenco en Eŭropo: en la 17-a jarcento estis la apogeo de la franca politika supereco, pro tio tiu ĉi estas nomata per la nomo ''Granda Jarcento''. En [[1661]], post la morto de Mazarin, Ludoviko la 14-a komencis sian propran reĝadon kaj faris de la franca reĝado la plej disvolvitan tipon de absoluta monarkio. [[Jean-Baptiste Colbert]] kontribuis al la rebonigo de la financoj de la reĝlando. La reĝo tenis la nobelegaron sub strikta regado kaj estis absoluta mastro en sia reĝlando, koncentrante inter siaj manoj ĉiujn povojn. La centra registaro estis disigita inter la [[konsilio de la reĝo]], la [[kanceliero de Francio]], kaj kvar ŝtataj sekretarioj. La ĝenerala Asembleo ne plu estis kunvenigita. Ekde 1673, la parlamentoj nur registris la reĝajn decidojn. En 1667, la [[polico]] estis reorganizita sub la regado de generalleŭtenanto de polico. La [[absolutismo]] estis ankaŭ pri [[Katolika Eklezio]], kaj la [[deklaro de la kvar artikoloj]] konsistigis la oficialan ĉarton de [[galikanismo]]. La konstruado de la [[kastelo de Versailles]], konstanta rezidejo de la reĝo kaj de la kortego ekde [[1682]], markis la simbolan apogeon de propra prestiĝo de Ludoviko la 14-a.
 
La eksterlanda politiko restis propraĵo de la reĝo kiu kondukis Francion en vicon da kostaj militoj, komence venkaj kaj ebligantaj pligrandigi la teritorion de la reĝlando. La [[franca-nederlanda milito]] ([[1672]]-[[1678]]) donis al Francio [[Franĉ-Konteo|FranĉkonteoFranĉkonteon]]n per la [[traktato de Nimego]]. La [[edikto de Fontainebleau|nuligo de la edikto de Nantes]] en [[1685]] ankoraŭ plimalbonigis la rilatojn inter Francio kaj la germanaj ŝtatoj, samtempe kondukante multajn kalvinanojn al ekziliĝo. La [[milito de la ligo de Aŭgsburgo]] ([[1688]]-[[1697]]) ebligis al Francio, per la [[traktato de Ryswick]], aneksi la departementon [[Saaro (departemento)|Saaro]] kaj kvar kvinonojn de [[Alzaco]].
[[Dosiero:Louis XV France by Louis-Michel van Loo 002.jpg|thumb|[[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la Dekkvina]].]]
La [[milito de hispana sukcedo|milito pri hispana heredo]] ([[1701]]-[[1714]]), ruiniga, fine ĉesigis la hegemonian politikon de Francio en Eŭropo: se unu el la nepoj de Ludoviko la 14-a fine estis agnoskita kiel reĝo de Hispanio sub la nomo [[Filipo la 5-a (Hispanio)|Filipo la 5-a]], la [[traktato de Utrecht]] en 1713 devigis lin forcedi siajn rajtojn al la trono de Francio. Plie, en nur kelkaj jaroj, la reĝa familio, en kiu la posta reĝado aspektis certigita, estis frapita: la [[Ludoviko de Francio (1661-1711)|Granda Daŭfeno]], filo de Ludoviko la 14-a, mortis en 1711, sekvata en 1712 kaj 1714 de ties filoj la [[Ludoviko de Francio (1682-1712)|duko de Bourgonjo]] kaj la [[Karlo de Francio (1686-1714)|duko de Berry]].
Linio 114:
Fine de la [[1780-aj jaroj]], la Ŝtato proksimis bankroton: tiam Ludoviko la 16-a kunvokis la Ĝeneralan Asembleon, kiu komenciĝis en la {{dato|5|Majo|1789}} en [[Versajlo]]. Sed la regado de la situacio komplete forfuĝis de la reĝo: la 17-an de Junio, la [[tria Stato]] sin proklamis «[[Konstitucianta Asembleo de 1789|konstitucianta nacia Asembleo]]». La [[okupo de la fortreso Bastille]], la {{daton|14|Julio|1789}}, estas konsiderata kiel la vera deirpunkto de la franca Revolucio. Rapide superata de la decidoj de la nacia Asembleo, la reĝo pensis pri fuĝo el la lando sed li estis identigita kaj rekondukita al Parizo: la epizodo de la [[fuĝo al Varennes]] perdigis al li la reston de lia popolareco.
 
La {{daton|3|Septembro|1791}}, la [[franca Konstitucio de 1791|unua Konstitucio de Francio]] estis adoptita, finante la monarkion laŭ dia juro. La reĝimo de konstitucia monarkio daŭris malpli ol unu jaron kaj la [[kapto de Tuileries]], en Aŭgusto [[1792]], finis la reĝecon, [[Proklamado de la abolicio de la reĝeco|oficiale aboliciitan]] la 21-an de Septembro. Juĝita pri ŝtatperfido, Ludoviko la 16-a estis [[ekzekucio de Ludoviko la 16-a|ekzekuciita]] la {{daton|21|Januaro|1793}}.
 
Post la fino de la revolucia periodo kaj de la [[unua Imperio (Francio)|unua Imperio]], Francio reprenis en [[1814]] la oficialan nomon de «Reĝlando Francio» okaze de la reveno de la Domo de Burbono en la [[Restaŭrado (Francio)|Restaŭrado]], sed sub reĝimo de [[konstitucia monarkio]]. Post la [[franca revolucio de 1830|Tri Gloraj Tagoj]] de [[1830]], Francio denove spertis monarkian reĝimon, nome la [[julia monarkio]]. Temis tiam pri la reĝado de la [[Domo de Orléans]] kaj de [[Ludoviko-Filipo (Francio)|Ludoviko-Filipo la 1-a]] kiu estis proklamita «reĝo de la francoj» ([[1830]]-[[1848]]).
Linio 120:
Anekdote, depost la 27-a de Marto 1901, 110 tre oficialaj francaj vicreĝoj de la [[insulo de la Fazanoj]] sin sekvis ĝis en 2011, la prezidanto de la respubliko estante nur alterne kunprinco de la princolando [[Andoro]].
 
== Prestiĝo de la reĝlando de la frankoj kaj poste de Francio ==
Ekde la fondo de la reĝlando de la frankoj, tiu-ĉi profitis de granda prestiĝo, aparte ĉe la papoj. La frankoj kaj poste la francoj tre ŝatis la agnoskon de la prestiĝo de siaj reĝo kaj reĝlando fare de la papoj.
* La papo sankta [[Gregorio la 1-a]] la Granda skribis al [[Ĉildeberto la 2-a]], reĝo de la frankoj en Aŭstrazio<ref>Hervé Pinoteau, {{fr}} ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 55.</ref> : "La reĝa digneco leviĝas super la aliaj homoj, same via franka reĝa digneco levas vin super la reĝecoj de la aliaj nacioj".
* La papo [[Paŭlo la 1-a (papo)|Paŭlo la 1-a]] menciis en letero al la laikaj kaj klerikaj estroj de la reĝlando de la frankoj, la prologon de la salfranka leĝo, skribitan inter 757 kaj 766, kiu longe laŭdegas<ref>Hervé Pinoteau, {{fr}} ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 83.</ref> "la famkonatan nacion de la frankoj, kiu havas Dion kiel fondinton".
* La papoj kvalifikis Charles Martel per la esprimo "tre kristana" , kaj poste regule ĉiujn liajn posteulojn reĝojn de la karolaj frankoj kaj poste kapetaj<ref>[[Hervé Pinoteau]], ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 125.</ref>, ĝis kiam tiu titolo kvalifikis ekde Karolo la Kvina nur la reĝon de Francio.
* La prestiĝo de la reĝlando de la frankoj, poste de la Reĝlando Francio venis de la fakto ke ties reĝoj estis la rektaj reĝoj post [[Klodvigo]], unua barbara reĝo baptita katolika, kaj ili estis agnoskitaj de la papoj<ref name="Pinoteau-85,127" /><ref>Joseph Leclerc, {{fr}} ''Le roi de France, "fils aîné de l'Eglise". Essai historique'', in : ''Etudes'', Paris, 1933, t. 214, p. 21-36.</ref><ref>Cardinal [[Paul Poupard]], {{fr}} ''La France fille aînée de l'Eglise'', in : ''Revue des deux mondes'', Paris, juillet 1986, p. 37-45 et août 1986, p. 273-280.</ref> ''Superaj filoj de la Eklezio''.
* La Papo [[Gregorio la 9-a]] skribis al [[Ludoviko la 9-a (Francio)|sankta Ludoviko]] en la buleo ''Dei Filius Cujus'' : "La filo de Dio, al kies ordoj la tuta universo obeas, al kies volo servas la vicoj de la ĉiela armeo, konsistigis signe de dia potenco, la diversajn Ŝtatojn laŭ lingvaj kaj rasaj distingoj, ordigis la diversajn reĝimojn de la popoloj je la servo de la ĉielaj ordonoj ; inter tiuj ĉi, same kiel la tribo de Jehudo estis levita inter la filoj de la patriarko [[Jakobo]] al donaco de speciala beno, same la Reĝlando Francio estis distingita de la Sinjoro antaŭ ĉiu alia popolo sur la Tero per honora kaj graca prerogativo."
 
La prestiĝo de la reĝlando de la frankoj estis agnoskita eĉ de la orienta romia imperio. Tiel, [[Konstantino_la_7Konstantino la 7-a_a (Bizancio)|Konstantino la 7-a]] menciis<ref>Hervé Pinoteau, {{fr}} ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 64.</ref><ref>Konstantino la Sepa 'Porphyrogénète', De administrando imperio, Budapest, 1949, eld., tradi Gy Moravckik, R.J.H. Jenkins, p.70-71.</ref> ke edikto gravurita sur la [[Hagia_SofiaHagia Sofia|katedralo Hagia Sofia de Konstantinoplo]] atribuita al [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino la 1-a]] asertis "ke romia imperiestro neniam rajtis edziĝi kun virino ekster la romia ordo, je la sola escepto de la frankoj..." Tiu prestiĝo de la [[frankoj]] venus de la grandaj karieroj de pluraj frankaj ĉefoj en la romia mondo kaj de parencaj ligiloj, kiuj kreiĝis inter frankoj kaj romianoj, aparte de la edziĝo en 395 de la imperiestro [[Arcadius]] kun [[Eŭdoksio (edzino de Arkadio)|Eŭdoksio Elia]], filino de la franka princo [[Baŭto]].
 
== Notoj kaj referencoj ==
Linio 135:
}}
 
== VidiVidu ankaŭ ==
=== Bibliografio ===
* Jacques Bainville, {{fr}} ''Histoire de France'', Éd. Arthème Fayard, 1924
Linio 144:
 
=== Vidu ankaŭ ===
* [[Franka imperio]]
* [[Reĝoj de la frankoj]]
* [[Karola imperio]]
* [[Reĝoj de Francio]]
* [[Reĝinoj de Francio]]
* [[Historio de Francio]] <!-- | [[Chronologie de la France|Chronologie]] - [[Historique des gouvernements de la France|Historique des gouvernements]]
*[[Drapeau_du_royaume_de_France|Drapeau du Royaume de France]]
*[[Armoiries de la France]]
*[[Armorial des Capétiens]] -->
* [[Krono de Francio]]
* [[Kronologio de Francio en la Mezepoko]]
* [[Kronologio de Francio en la Renesanco]]
* [[Kronologio de Francio sub Ludoviko la 13-a]]
* [[Kronologio de Francio sub Ludoviko la 14-a (1643-1715)]]
* [[Kronologio de Francio sub Ludoviko la 15-a (1715-1774)]]
* [[Kronologio de Francio sub Ludoviko la 16-a (1774-1788)]]
* [[Restaŭro 1814 (Francio)|Restaŭro en 1814]]
<!--*[[:Catégorie:Gouvernement royal]]
*[[:Catégorie:Administration française d'Ancien Régime]]
Linio 166:
*[[:Catégorie:Roi de France]]
-->
* [[Unua Respubliko de Francio]] [[Dua Respubliko de Francio]] [[Tria Respubliko de Francio]] [[Kvara Respubliko de Francio]] [[Kvina Respubliko de Francio]] | [[Prezidantoj de la Respubliko de Francio]]
 
{{Portalo|Kliopedio|Monarkio|Reĝlando Francio}}