Kultivformoj de fruktarboj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
[[Dosiero:Hochstamm Baum Ottenbacher Schellerbirne.JPG|eta|default|unu pira- kaj tri pomaj altrunkarboj]]
Altrunka arbo ĉe [[fruktarbo]] estas arbo kun [[arbokrono|arbokrona komenco]] en alteco de minimume 180–220 cm (valida difino el la jaro 2000). Por ricevi tiun formon necesas forigi dum la unuaj tri jaroj ĉiujn subajn flankbranĉojn en la [[arbokultivejo]]. La juna arbo estas transplantitaj multfoje dum tiu tempo por ricevi kompaktan [[radikbulo]]n. Tio necesas por plibonigi la postan enradikiĝon de la arbo.
 
==== Historio de la profesia fruktkultivado pere de trunkarbustoj ====
[[Dosiero:Niederstamm-Anlage.jpg|thumb|plantejo kun malalttrunka arboj]]
Malalttrunkaj fruktarboj estis kultivataj nur kune kun la ekesto de la komerca fruktkultivado en la 19a jarcento. Ili donas (kompare al la alttrunkaj arboj) pli fruan, pli altan rikolton kaj samtempe pli bonan kvaliton. La rikoltado kaj la flegado de la arbetoj estas pli facile, ĉar eskalo ne estas necesa.
 
==== Spindelarbo ====
La germana frukkultiva pioniro [[Otto Schmitz-Hübsch]] plantigis en 1896 la unuan pomo-kaj piroplantejon kun malalttrunkaj arboj kaj evoluigis la sistemon, kiu hodiaŭ nomiĝas „densplantado“. Schmitz-Hübsch ankaŭ enkondukis en la 1930aj jaroj la spindelarbon (mallarĝa spindelo). <ref name="HJO">Hans-Joachim Oczko, 'Die Schlanke Spindel', Amt für Landwirtschaft und Landentwicklung Friedberg</ref>. Tiun formon de la fruktproduktado nur estis ĝenerale akceptita tutmonde ekde la dua duono de la 20a jarcento.. Hodiaŭ ĉ. 9 el 10 pomarboj en Eŭropo estas spindelarboj.
 
==== Ceteraj arboformoj ====
[[Dosiero:Ballerina_Schnurbaum_2jährig.jpg|eta|80px|default|juna pomarbo en kolonformo]]
Por privataj ĝardeneto ekzistas nuntempe kolonarboj kiel ekzemple „Ballerina“. Tiu estas principe mallarĝa spindelo, kiu formas nu mallongajn fruktŝosojn. La malforta baztrunko permesas la kultivadon de la planto en tinoj ([[tinplanto]]). Preskaŭ ĉiu kultivaro de la kulturpomo povas esti kultivata en ujoj, se la baztrunko malforte kreskas. Tiuj nanaj fruktarbetoj taŭgas por kultivado sur [[balkono]]
 
=== Arboj kun duonaltaj kaj malaltaj trunkoj ===