Rembrandt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
Kiel 7-jarulo Rembranto lernis en latina lernejo, kiel 14-jarulo eniris en universitaton en Leiden (la [[20-an de majo]] [[1620]]), sed post kelkaj monatoj foriris kaj en 1621 komencis studi [[pentroarto]]n ĉe la pentristo [[Jacob van Swanenburg]]. Post tri jaroj li foriris al [[Amsterdamo]] al ateliero de [[Pieter Lastman]] ([[1583]]-[[1633]]), pentristo de dramaj historiaj scenoj. Tie li lernis nur kelkajn monatojn kaj revenis al Leiden, kie li malfermis sian propran atelieron kiel 18-jarulo. Lia kunulo estas alia talenta pentristo [[Jan Lievens]] ([[1607]]-[[1674]]), kies reputacio altiris multajn klientojn.
 
Ĉe ili estis bildokomercisto [[Henrick van Uylenburgh]], kiu proponis al Rembranto translokiĝi al Amsterdamo kaj malfermi ĉe li atelieron. Kontrakto estas subskribita, en [[1631]] Rembranto ekhejmis en Amsterdamo kaj danke al Uylenburgh ricevis mendon de kuracistoj. En [[1632]] li pentris bildon ''[[Leciono de anatomio de profesorodoktoro Nicolaes Tulpe]]'', kiu tuj famigos la 21-jaran artiston kiel la plej grandan tiaman pentriston. Li konatiĝis kun la nevino de Uylenburgh, Saskia; en [[1633]] ili gefinaĉiĝis kaj en [[1634]] geedziĝis. Iliaj unuaj tri filoj mortas baldaŭ post naskiĝo, nur la kvara Titus ([[1641]]) restis vivanta. Sed la [[14-an de junio]] [[1642]] mortiĝis Saskia mem kiel nur 30-jarulino.
 
Tiutempe Rembranto pentris sian plej grandan bildon ''[[La noktaj gardistoj]]'', grupan portreton de amsterdama gardistaro. Li kompoziciis la bildon kiel foriron el la armilejo al la nokta gardado, tial kelkaj personoj estas plene videblaj, dum ĉe aliaj aperas nur duono de la vizaĝo, kio tiujn personojn kolerigis, ĉar ili ĉiuj pagis la saman sumon. Plie inter ili aperas malgranda knabineto kun vizaĝo de Saskia, kiu kompreneble pagis nenion. La bildo vekis admiron al la kreiva genieco de Rembranto, sed samtempe misfamigis lin kiel artiston, kiu neserioze traktas siajn klientojn.