Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
 
Laŭ la influo de diversaj tieaj naciaj lingvoj, oni uzas la terminon '''respubliko''' por nomi ankaŭ [[federaciero]]jn en [[Jugoslavio]], [[Rusio]] kaj [[Sovetio]].
 
== Historio ==
Dum la filozofia terminaro disvolviĝis en klasikaj Grekio kaj Romio, kiel jam estis notita de Aristotelo estis jam longa historio de urbo-ŝtatoj kun ampleksa vario de [[konstitucio]]j, ne nur en Grekio sed ankaŭ en [[Mezoriento]]. Post la klasika periodo, ankaŭ dum la [[Mezepoko]] disvolviĝis la politikaj sistemoj de multaj liberaj urboj kaj urbetoj denove, kiel okazis ĉe [[Venecio]].
 
=== Klasikaj respublikoj ===
[[Image:Republica Romana.svg|thumb|left|200px|Mapo de la [[Romia Respubliko]]]]
 
La moderna tipo de "respubliko" mem estas diferenca el iu ajn tipo de ŝtato troviĝanta en la klasika mondo.<ref>Nippel, Wilfried. "Ancient and Modern Republicanism." ''The Invention of the Modern Republic'' eld. Biancamaria Fontana. Cambridge University Press, 1994 pg. 6</ref><ref>Reno, Jeffrey. "republic." ''International Encyclopedia of the Social Sciences'' pg. 184</ref> Tamen, estis nombraj ŝtatoj de la [[Grek-romia antikvo]] kiuj estas ankoraŭ nomitaj respublikoj. Tio inkludas antikvajn [[Antikva Ateno|Atenon]], [[Sparto]]n kaj la [[Romia Respubliko|Romian Respublikon]]. Dum la strukturo kaj administracio de tiuj ŝtatoj estis tre diferenca el tiuj de ajn moderna respubliko, oni pridiskutas pri la etendon laŭ kiu klasikaj, mezepokaj, kaj modernaj respublikoj formas historian kontinuon. J. G. A. Pocock asertis, ke distinga respublikisma tradicio etendas el la klasika mondo al la nuno.<ref name="Ideas2099"/><ref name=Pocock>Pocock, J.G.A. ''The Machiavellian Moment: Florentine Political Thought and the Atlantic Republican Tradition'' (1975; new ed. 2003)</ref> Aliaj fakuloj malkonsentas.<ref name="Ideas2099"/> Paul Rahe, ekzemple, asertas ke klasikaj respublikoj havis formon de regado kun malmultaj ligoj al tiuj de moderna lando.<ref name=Rahe>Paul A. Rahe, ''Republics, Ancient and Modern'', three volumes, University of North Carolina Press, Chapel Hill, 1994.</ref>
 
La politika filozofio de la klasikaj respublikoj ĉiukaze havis influon sur la estonta respublikisma pensaro tra la venontaj jarcentoj. Filozofoj kaj politikistoj kiuj defendis respublikismon, kiaj [[Niccolò Machiavelli|Machiavelli]], [[Montesquieu]], [[John Adams|Adams]], kaj [[James Madison|Madison]], ege rilatis al klasikaj grekaj kaj romiaj fontoj kiuj priskribis variajn tipojn de reĝimoj.
 
La verko de [[Aristotelo]] nome ''[[Politiko (Aristotelo)|Politiko]]'' pristudas variajn formojn de regado. Unu formon Aristotelo nomigis ''politeia'', kiu konsistis el mikso de aliaj formoj. Li asertis, ke tio estis unu el la idealaj formoj de regado. [[Polibio]] etendigis multajn el tiuj ideoj, denove centre al la ideo de miksita registaro. Plej grava romia verko en tiu tradicio estas ''[[De re publica]]'' de [[Cicerono]].
 
Laŭ la tempo, la klasikaj respublikoj estis ĉu konkeritaj fare de imperioj aŭ iĝis kompletaj ŝtatoj ili mem. Plej el la grekaj respublikoj estis aligitaj al la [[Antikva Makedonio|Makedonia Imperio]] de [[Aleksandro la Granda|Aleksandro]]. La Romia Respubliko etendiĝis spektakle konkerante aliajn ŝtatojn ĉirkaŭ Mediteraneo kiuj povus esti konsideritaj respublikoj, kiaj [[Kartago]]. La Romia Respubliko mem iĝis la [[Romia Imperio]].
 
=== Aliaj antikvaj respublikoj ===
 
==Specifaj historiaj kazoj==