Jean-Jacques Rousseau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 48:
 
Inter aliaj, Rousseau profunde influis [[Kantio]]n, [[Robespiero]]n, [[Goeto]]n, [[Tolstoj]]on kaj tute alisence [[Pol Pot]]on. Vidu ankaŭ la temon de la [[Nobla sovaĝulo]]. Modernaj avataroj de la problemaro starigita de li estas [[fundamenta ekologismo]], [[Primitivismo|primitivisma movado]], kaj la ideoj de [[Ted Kaczynski]]. Ĝenerale temas pri influo en la fako de la [[politika filozofio]] per meditado pri la koncepto de [[demokratio]], krom la kreado de nova sentiveco en la fako de [[literaturo]], kio kondukos al [[Romantismo]].
 
==Biografio==
===Familio kaj infanaĝo===
 
[[Raymond Trousson]], en la biografio kiun li dediĉas al Jean-Jacques Rousseau, indikas, ke lia familio estas origina de [[Monthléry]], ĉe [[Étampes]], sude de Parizo<ref>Por konsulti la genealogian arbon de Rousseau, vidu [http://www.ac-grenoble.fr/disciplines/lettres/pages/jjr/famille.htm#_arbre Connaissez-vous Jean-Jacques ? Famille, je vous aime ! ĉe la retejo de la Akademio de Grenoble.</ref>. La praavo de Jean-Jacques, nome Didier Rousseau, lasas Monthléry por fuĝi el la religia persekutado kontraŭ [[protestanto]]j. Li instaliĝis en Ĝenevo en 1549 kie li malfermis gastejon<ref>{{Harvsp|Trousson|loc=t. I, paĝo 19}}.</ref>.
 
La plej juna nepo de Didier Boucher, nome David Rousseau (1641-1738) estis la avo de Jean-Jacques Rousseau. Li estis, kiel sia patro, Jean Rousseau, [[Horloĝo|horloĝisto]], profesio respektata kaj monprodukta tiutempe. Li edziĝis al Suzanne Cartier kiu havigos nombrajn filojn el kiuj ses atingod la adoltecon; tri filoj, David, André kaj Isaac la patro de Jean-Jacques (oni ne scias pri la du unuaj); tri filinoj, Clermonde kiu edziniĝos al Antoine Fazy, Théodora kaj Suzanne, tiuj du onklinoj ludos gravan rolon en la vivo de Jean-Jacques.
 
Jean-Jacques Rousseau, naskiĝis la {{dato|28|junio|1712}} ĉe la gepatra hejmo ĉe Grand-Rue en la historia centro de Ĝenevo. Li estis la filo de Isaac Rousseau, (Ĝenevo, 1672 - [[Nyon]], 1747), [[Horloĝo|horloĝisto]] kiel sia patro kaj kiel sia avo, kaj de Suzanne Bernard (Ĝenevo, 1673 - Ĝenevo, 1712), filino ankaŭ de horloĝisto nomita Jacques Bernard. Liaj gepatroj estis geedziĝintaj en 1704, post unu unua unio jam estis kuniginta la du familiojn ĉar la frato de Suzanne, Gabriel Bernard estis edziĝinta la fratino de Isaac, Théodora Rousseau en 1699. Unua filo, François, naskiĝis la {{dato|15|marto|1705}}. Poste Isaac lasis edzino kaj ĵus naskiton en Ĝenevo por esti horloĝisto en [[Konstantinopolo]]. Li restos tie ses jarojn kaj revenos hejmen en 1711, kaj faros duan filon kun sia edzino; tiu lasta bedaŭrinde mortos pro [[fevro]]j la {{dato|7|julio|1712}}, naŭ tagojn post la nasko de Jean-Jacques Rousseau.
 
== Verkoj ==