Petro la 1-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
| alma_mater =
}}
'''Petro la 1-a''' (Portugalio) (* [[Koimbro]], en la [[8-a de Aprilo]] [[1320]] - † [[Estremoz]], en la [[18-a de Januaro]] [[1367]]), estis la oka reĝo de Portugalio. Li meritis la alnomojn kiel La Justicamulo, La Kruelulo kaj La Venĝemulo, pro la energio kiun li uzis por venĝi la murdon de sia amatino [[Inês de Castro|Agnesa de Kastro]], kaj ankaŭ kromnomita kiel ''Enamiĝinto ĝis la fino de la mondo'', pro la korinklino kiun li dediĉis al la [[Galegio|galega]] damo. Li estis filo de Alfonso la 4-a<ref name=Alfonso>[http://pt.wikipedia.org/wiki/Afonso_IV_de_Portugal ''Alfonso la 4-a''] ([[1291]]-[[1357]]) (* [[Koimbro]], en la [[8-a de Februaro]] [[1291]] - † en la [[28-a de Majo]] [[1357]]), alnomita La Bravulo, sepa reĝo de Portugalio, kaj filo de [[Denizo (Portugalio)|Dom Denizo]]. Dom Alfonso la 4-a postvenis sian patron en la [[7-a de Januaro]] [[1325]].</ref> kaj ties edzino, la princino Beatrica de Kastilio<ref>[http://pt.wikipedia.org/wiki/Beatriz_de_Castela_(1293) ''Beatriz de Molina e Castela''] ([[1293]]-[[1359]]) (* [[1293]] - † [[Lisbono]], en la [[25-a de Oktobro]] [[1359]]), estis edzino de Dom Alfonso la 4-a, reĝo el Portugalio. Ŝi estis filino de Sanĉo la 4-a el Kastilio ([[1258]]-[[1295]]).</ref>. Petro la 1-a postvenis sian patron en 1357.
 
== Biografio ==
 
Petro la 1-a estas pli konata pro sia amrilato kun [[Inês de Castro|Agnesa de Kastro]], la ĉambristino de lia edzino Konstanza Manuel ([[1318]]-[[1345]])<ref>[http://pt.wikipedia.org/wiki/Constan%C3%A7a_Manuel ''Konstanza Manuel''] ([[1318]] - † en la [[13-a de Novembro]] [[1345]]), reĝino de [[Kastilio kaj Leono|Leono kaj Kastilio]], edzino de la infanto Petro la 1-a, kaj patrino de Fernando I ([[1345]]-[[1383]]), reĝo de Portugalio.</ref>, kiu forte influis la internan politikon en Portugalio dum la regado de Alfonso la 4-a<ref name=Alfonso/>. Agnesa estis murdita laŭ ordonoj de la reĝo en [[1355]], tamen tio ne sufiĉis por meti Petron sub la patran influon. Kontraŭe, inter 1355 kaj la jaro kiam li ascendis al la krono, Petro ribelis kontraŭ la patro almenaŭ dufoje kaj neniam pardonis al li la mortigon de Agnesa. Post kiam li estis aklamita reĝo en 1357, Petro anoncis en urbo [[Cantanhede]], en junio [[1360]], la edziĝon kun Agnesa, sekrete okazinta antaŭ ol ŝia morto, kaj la intencon rememorigi ŝin kiel reĝinon de Portugalio.
 
Ĉi-fakto kuŝas nur sur la parolo de la reĝo, ĉar ne ekzistas registroj pri tia kuniĝo. Du el la murdintoj de Agnesa estis kaptitaj kaj kruele ekzekutitaj (Pero Koeljo kaj Álvaro Gonsalves) per troo da bruteco (al unu la koro estis fortirita tra la brusto, kaj al la alia tra la dorso), kies faktoj donis al Petro la supre menciitajn epitetojn.
Linio 38:
=== Tria edziĝo ===
 
* [[Inês de Castro|Agnesa de Kastro]] ([[1320]]-[[1355]]). Ili havis la jenajn gefilojn:
 
** Dom Alfonso, infanto de Portugalio (naskiĝis kaj mortis en 1346)