Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 120:
 
La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata '''Petrogrado''' de [[1914]] ĝis [[1924]], kaj '''Leningrado''' ''(urbo de [[Lenino]])'' de 1924 ĝis [[1991]]. En [[rusa literaturo]], neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Petersburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).
 
Sankt-Peterburgo estis fondita de la [[caro]] [[Petro la Granda]] la 27an de Majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al [[Moskvo]].<ref name="McColl">{{cite book
|editor=McColl, R. W.
|title=Encyclopedia of world geography
|volume=1
|publisher=Infobase Publishing
|location=N. Y.
|year=2005
|isbn=0-8160-5786-9
|pages=633–634
|url=http://books.google.com/?id=DJgnebGbAB8C&pg=PA633&dq=capital+moved+to+Moscow#v=onepage&q=capital%20moved%20to%20Moscow&f=false
|accessdate=9a de Februaro, 2011
}}</ref> Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5&nbsp;milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.
 
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj ([[18-a jarcento|18-a]]-[[19-a jarcento|19-a]] jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp.