Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo
e Lankastro
Linio 146:
{{ĉefartikolo|Milito de rozoj}}
[[Dosiero:Yorkshire rose.png|maldekstra|eta|220px|Jorkoj]]
[[Henriko la 6-a]] estis tre inteligenta, li sopiregis je klereco. Li eĉ igis fondi reĝan fakultaton en universitato en [[Kembriĝo (Britio)|Cambridge]] kaj prestiĝan lernejon en [[Eton]]. Sed li ne konsentis kun batalavidaj nobeloj, li estis pacama, prefere li pasigis tempon en studejoj. Koncize, la nekonvena reĝo por tiu ĉi ŝtorma periodo. Plie li tre malbone elektis siajn konsilantojn. La nobelaro nature grumblis, ĉu la trono de ambaŭ landoj estas en la ĝustaj manoj. Ili bone memoris, kiel [[Henriko la 4-a]] akiris la tronon post la detronigo de [[Rikardo la 2-a]]. En tiu ĉi periodo estis en Anglio proksimume 60 fortaj nobelaj familioj. Multaj el ili proprumis privatajn armeojn. Fine la nobelaro apartiĝis en du tendarojn, tiuj, kiuj restis fidelaj al [[Henriko la 6-a]] - [[LankasterojLankastroj]]
kaj tiuj, kiuj subtenis dukon el [[York]] - [[Jorkoj]]. Pli poste tiu ĉi konflikto estis nomata '''milito de rozoj''', ĉar simbolo de LankasterojLankastroj estis la ruĝa kaj de Jorkoj la blanka rozo. Post la bataloj en la jaro [[1461]] akiris la tronon Eduardo, la filo de falinta duko el York.
 
[[Dosiero:Lancashire rose.png|dekstra|eta|220px|LankasterojLankastroj]]
[[Eduardo la 4-a]] malliberigis Henrikon la 6-an en [[Tower]]. Sed je 9 jaroj pli poste liberigis lin armeo de LankasterojLankastroj kaj ili ellandigis Eduardon. Sed tiu eluzis subtenon de sudanglaj urbanoj, ĉar Jorkoj havis kun ili fortajn komercajn rilatojn, kaj en [[1471]] li denove venkis LankasterojnLankastrojn. Henriko mortis en Tower mallongtempe post tio, verŝajne li estis murdita. Sed la bataloj daŭrigis. Eduardo mortis en la jaro [[1483]] postlasante du malgrandajn filojn. Lia ambicia frato Rikardo el Gloucester lasis malliberigi ilin kaj li fariĝis reĝo [[Rikardo la 3-a]]. Pli poste estis ambaŭ princoj murditaj. Ilia morto estas koneksigata kun Rikardo danke al ludo de [[Shakespeare]] - Rikardo la 3-a. Nenie en la historio estas menciate, ke lasus murdi ilin Rikardo, eĉ kiam li havis motivon por tio. Kiel reĝo li estis populara nek inter LankasterojLankastroj nek inter Jorkoj. En la jaro [[1485]] ĉe bordoj de [[Anglio]] albordiĝis [[Henriko Tudoro]], la ido de [[John Gaunt]], duone de la kimria deveno. Ambaŭ flankoj komencis subteni lin. Li renkontiĝis kun Rikardo en [[batalo apud Bosworth]]. Henriko venkis, kaj Rikardo mem falis en la batalo. Henriko estis kronita rekte sur la batalkampo. La milito de rozoj preskaŭ neniigis la anglan monarkion. La nova dinastio de [[Tudoroj]] devis montri grandan klopodon por ties renovigo. En tiuj ĉi bataloj formortis ankaŭ multaj nobelaj familioj.
 
===Mezepoka socio===