Viktorina epoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 42 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q182688)
"aliel" estas evitinda
Linio 4:
Dum tiu epoko floris la ekonomio de Britio. Tion precipe kaŭzis la fakto, ke la [[industria revolucio]] nun ankaŭ atingis la ekonomiajn branĉojn [[minado]] kaj konstruado de maŝinoj, kaj sekve dum multaj jardekoj Britio teknologie estis pliprogresinta ol la aliaj ŝtatoj de Eŭropo. Krome precipe la disvastiĝo de la fervoja reto havis grandajn infrastrukturajn sekvojn. De la kreskanta bonstato aparte profitis religie kaj morale disciplinoplena meza socia tavolo.
 
Kvankam laŭ la nomo de la epoko oni povus supozi alielalie, la brita reĝino Viktorino mem apenaŭ havis politikan influon (malsame ol [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]] en la [[Elizabeta epoko]]). La interna politiko de Britio dum la epoko sukcesis eviti revoluciajn sociajn ŝanĝojn, kiuj aparte meze de la jarcento – kerne dum la jaroj [[1848]] kaj [[1849]] – skuis preskaŭ ĉiujn aliajn ŝtatojn de Eŭropo. Pro ŝanĝoj de la balota leĝaro kaj de la administra strukturo granda parto de la loĝantaro ekpartoprenis en la politika vivo de la ŝtato. En aliaj sociaj temaroj, aparte pri [[sano]] kaj [[eduko]], tamen reformoj nur tre malrapide progresis. Inter la jaroj 1845 kaj 1848 la loĝantaro de [[Irlando]] suferis pri [[Granda malsatego en Irlando|granda malsatokrizo]].
 
Dum la [[1870-aj jaroj]] komenciĝis la "erao de [[imperialismo]]", en kiu Britio estis en forta politika konkurenco kun aliaj [[koloniismo|koloniismaj]] potencoj de Eŭropo.