Antigona (mitologio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
La karaktero de Antigona kaj la okazaĵoj en ŝia vivo provizis allogan temon al la grekaj tragedipoetoj. [[Sofoklo]] inkludis detalojn pri ŝia vivo kaj morto en siaj [[dramo]]j ''[[Antigona (Sofoklo)|Antigona]]'' kaj ''[[Edipo ĉe Kolono]]''. [[Eŭripido]], ankaŭ verkis alian dramon nomitan ''Antigona''. Nun perdita, ĝi estas parte konata per citaĵoj hazarde konservitaj de aliaj verkistoj, kaj de tekstopartoj en lia ''Foenisae'' (?, en:''Phoenissae'').
 
Koncerne la tempan ordon de eventoj, almenaŭ, Sofoklo disiĝis de la originala legendo: Laŭ la originalo, la enterigo de Poliniko okazis dum Edipo ankoraŭ troviĝis en Tebo, ne post lia morto en Kolono. Ankaŭ, koncerne la tragikan finon de Antigono, Sofoklo malsamas de Eŭripedo, laŭ kiu la katastrofon evitigis interveno de [[Dionizo]], kaj ĝin sekvis la geedziĝo de Antigona kaj Haemon.
 
En la versio de la legendo de [[Gaius Julius Hyginus|Hyginus]], bazita verŝajne sur tragedio de iu sekvanto de Eŭripedo, Antigona, transdonita de Kreono al Haemon por ekzekutiĝo, estis sekrete fuĝigita de li kaj kaŝita en kabaneto de ŝafaristo, kie ŝi naskis por li filon, Maeon. Plenkreskiĝinte, tiu vizitis iujn funebrajn ludojn ĉe Tebo, kaj oni lin rekonis per marko de drako sur lia korpo. Tio rezultigis la malkovron ke Antigona ankoraŭ vivas. Heraklo vane pledis ĉe Kreono por Haemon, kaj tiu mortigis kaj Antigonon kaj sin por eviti la venĝon de sia patro.
 
La sceno de la interveno de Heraklo aperas sur pentrita vazo.<ref>Heydermann, ''Über eine nacheuripideische Antigone'', 1868.</ref> La metado de Antigono de la korpo de Poliniko sur la [[funebra ŝtiparo|funebran ŝtiparon]] montriĝas sur [[sarkofago]] en la [[vilao Pamfili]] en [[Romo]], kaj estas menciita en la priskribo de antikva pentraĵo de [[Filostrato]],<ref>''Imag.'' ii. 29.</ref> kiu diras ke la flamoj konsumantaj la du fratojn aparte disbrulis, indikante ilian neŝanĝeblan malamon, eĉ postmorte.
Linio 20:
* ''[[Antigona (opero)|Antigona]]'', opero de [[Carl Orff]]
* ''[[Antigona (opero)|Antigona]]'', opero de [[Mikis Theodorakis]]
* ''[[Antigona (moderna dramoAnouilh)|Antigona]]'', dramo de [[Jean Anouilh]]
* ''[[The Island (dramo de 1973)|The Island]]'', dramo de [[Athol Fugard]]
* ''Antigona'', dramo de [[Jean Cocteau]]
* ''Antigona'', bildstria libro de [[David Hopkins (writer)]]
* ''Antigona'', adaptaĵo de la dramo de Sofoklo de perua poeto [[José Watanabe]], reĝisorita de [[Miguel Rubio]] kaj ludita de [[Teresa Ralli]], ambaŭ el kiuj estas fondintaj membroj de la teatra trupo [[Yuyachkani]].
* ''La Pasión Según Antígona Pérez'' (~''La Pasio laŭ Antigona Pérez'' (Pérez estas ofta familinomo en la hispana lingvo), adaptaĵo de la dramo de Sofoklo de la Porto-Rika verkisto [[Luis Rafael Sánchez]], ĝisdadigita al en la Latin-Ameriko de la 20-a jarcento.
* ''Tegonni, An African Antigone'' de [[Femi Osofisan]]
* ''Antigona'', reĝisorita de [[Gsl 141]]