Karl Richter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
Richter restis ĉiam fida al siaj propraj interpretadoj kaj stilo (kiuj priskribatas en la malsupra sekcio), eĉ kiam gustoj kaj preferoj en la muzikmondo moviĝis for. Ĉi tiu neŝanĝemo malhelpis lian pli malfruan karjeron, kaj iom post iom eĉ tiuj subtenantoj kaj konatuloj, kiuj unufoje estis fidaj al li, iĝis pli kaj pli malproksimaj kaj neŭtralaj. Multaj kritikistoj prijuĝis lin obstina pro lia rifuzo akcepti la novajn kutimojn.
 
Spite ĉio, laŭ unu komentisto, Richter "estis profunde konvinkita ke tio, kion li faris, estis ĝuste, kaj ke li havis ĉi-afere neniun elekton, senkonsidere de la kostoj koncerne sian personan vivon kaj sanon."<ref>[http://www.deutschegrammophon.com/webseries/insights.htms?ID=dvd&PRODUCT_NR=0734150&BORDER=1&objRank=166] Matthias Hengelbrock, ''The Last Romantic'', ret-serio de DGG, januaro 2006</ref> Kaj vere, Richter pli kaj pli havis malbonan sanon en la finjaroj de sia vivo, plej verŝajne kaŭatan de la lacige aktiva horaro kiun li starigis antaŭ si. Li suferis [[korinfarkto]]n preskaŭ ekzakte dek jaroj antaŭ sia morto. En la sekvantaj jaroj liRichter ankaŭ ekhavis problemojn de [[vidkapablo]]; preskaŭ panikigite, li ekmemorigis novajn notskribaĵojn antaŭ ol blindiĝi; tamen, lia vidkapablo stabiliĝis post sukcesa okula ĥirurgio.
 
Richter mortis pro plia korinfarkto kiam li enloĝis ĉe hotelo en Munĥeno en februaro de 1981, doninte sian finan koncerton je nur tri tagoj antaŭe. Li estis pretiĝanta al ampleksa tria veturado Japanujen. Li estis enterigata post ok tagoj en la Enzenbühl tombejo de Zuriko. [[Leonard Bernstein]], proksima amiko de Richter, post nelonge donis koncerton al lia memoro kun ties orkestro. La Munika Bach-Ĥoro daŭris ekzisti eĉ post la morto de Richter ĝis hodiaŭ, estrata unue de [[Hanns-Martin Schneidt]] kaj ekde 2005 de [[Hansjörg Albrecht]].