Specio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligiloj
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Ekzemple, [[mulo]]j aŭ [[hino]]j, kies gepatroj estas [[ĉevalo]] kaj [[azeno]], ne formas propran specion, ĉar ili estas nefekundaj hibridaj bestoj.
 
Oni nomas specion per [[Binoma nomenklaturo|binoma nomo]] ekde la popularigo de la moderna klasigo fare de [[Linneo]].
 
==Kio estas specio==
En biologio, same kiel en ĉiuj areoj de la scienco, la difinoj estas gravaj. Termino devas havi koncizan difinon kaj esti universala, ĝi devas inkludi alĉiujn ĉiujekzistantajn ekzistantaj kazojkazojn. Tamen la [[biologio]] estas la scienco de la esceptoj, ne pro la disciplino enmem sed pro la kampo studata. La vivo estas tiel diversa ke ajna difino prezentas sian escepton. Estas pro tio ke estas tiel malfacile difini specion, difino kiu eble estu valida por ĉiuj regnoj: [[bakterioj]] (eŭbakterioj kaj arkeoj), [[protistoj]], [[fungoj]], [[plantoj]] kaj [[bestoj]].
 
La plej komuna difino, la plej uzita, kaj eble la plej malnova (pro tio ke ĝi inkluzive citas ion similan en la [[Biblio]]) estas tiu kiu diras ke specio estas formita de individuoj kiuj povas reproduktiĝi inter si kaj okazigi individuojn kiuj estas fekundaj. Ĉi tiu estas malfacila difino por apliki al bakterioj kaj iuj plantoj, sed tio okazigus alian debaton. Malgraŭ la limigoj de ĉi tiu difino estis tre uzita pro tio ke ĝi estas tre oportuna, estas facile aplikebla al la bestoj kiuj onin ĉirkaŭas kaj ĝi permesis la disvolviĝon de la [[taksonomio]] el la tempoj de [[Linneo]]. De tiam ĝis nun miloj da natursciencistoj dediĉis sin trairi la planedon studante kaj katalogante la tutan biodiversecon ĉeestantan en la [[biosfero]].
 
Ĉi tiuj natursciencistoj estis rapide konsciaj de la enorma vario, de la granda kvanto de aspektoj, formoj, koloroj, grandecoj kiujn prezentas la vivantaj estaĵoj. Malgraŭ tio, multaj estaĵoj havas similajn morfologiajn karakterojn. Estas tiam kiam ŝprucis la unua demando: ĉu du tre estaĵoj similaj inter si apartenas al la sama specio?. La dua demando ankaŭ estis ofte preterlasata: kiel aperis ĉiu ĉi tiu diverseco?. La biologio dum pluraj jarcentoj provas koni la respondon al ambaŭ demandoj. Oni jam scias ke la biodiverseco generiĝis el procezo nomita biologia evoluado aŭ simple [[evoluo]], kies mekanismoj ankoraŭ estas sub plena studo. Estas dekoj de sciencaj revuoj dediĉitaj al la temo kaj centoj de internaciaj kongresoj kie oni pridiskutas ĉi tiujn aspektojn. La evoluado estas tia kaj hodiaŭ oni ne povas kompreni la biologion sen ĝi.
 
Kaj same kiel ekzistas la evoluado ekzistas la specioj. Kaj la individuoj de ĉiu el ili aŭ bone ne povas reproduktiĝi kun estaĵoj de aliaj specioj, aŭ, se ili faras ĝin, ilia idaro ne estas fekunda. Ekzistas multaj kaŭzoj kiuj povas malpermesi kruciĝon de individuoj de malsamaj specioj. Oni povas citi kelkajn, sed estas multaj pliaj:
* Variadoj en la [[kariotipo]]. Reordigoj kromosomaj (fuzioj aŭ translokiĝoj) kiuj neebligas ke la procezoj reproduktaj povu efektiviĝi al ĉela nivelo. La fuzio de [[gameto]]j portus al neebla individuo.
* Diferencoj tempaj en la epoko de pariĝo. Ĉi tio faras ke la individuoj ne estas reprodukte sinkronigitaj por pariĝo.
* Variadoj en la flora formulo, kiu ilin faras ne atingeblaj al la [[poleno]] de la floroj de aliaj specioj.
* Plumaro ĉe birdoj. La [[plumaro]] ĉe birdoj eble estu la plej okulfrapa kazo de la graveco de la [[koloro]] en la rekono de estaĵoj de la sama specio kaj de la epoko de reproduktado. Variadoj en la plumaro kaŭzas ke individuoj de sama specio jam ne rekonas kiel tiaj tiujn kiuj generis variadon kaj kiuj iris al [[speciigo]].
* Kanto de la birdoj. La kanto ludas gravan rolon en la reproduktado de multaj birdoj, liaties variado povas porti same al ne esti rekonita de la individuoj de ties specio.
 
== Vidu ankaŭ ==