Karl Richter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
Tamen lia karjero ricevis sian veran komencigon en 1950: ĉi-jare Richter faris la plej fruajn orgenajn kaj klavicenajn registraĵojn kaj gajnis premiojn ĉe la Bach-Konkurenco en Leipzig kaj ĉe la Internacio-Konkurso en [[Ĝenevo]].
 
Sed la politika klimato en Germanujo malplaĉis al Richter kaj sufiĉe malhelpis al lian daŭran muzikan disvolviĝon: estante knabo li sufiĉe forte sentis la ĉeeston de la nazia reĝimo, kaj post la militfino li troviĝis en la [[Germana Demokratia Respubliko]] (DDR), kune kun ties politikaj indoktrinigoj. Do je la aprilo de 1951, portante ĉe si nur unu malgrandan pakaĵon entenantan la plej minimumajn necesaĵojn por ke la bordgardistoj nenion suspektu, Richter veturis per vagonaro al [[Berlino]], el tie al Zuriko kaj fine al [[Okcidenta Germanujo]], kie li ekserĉis novajn laboron kaj muzikan areon. Dank' al la interveno de Ramin li povis esti dungita kiel la [[kantoro]] de la Markuskirche ĉe Munĥeno. Ankaŭ je tiu jaro Richter iĝis instruisto ĉe la Konservatorio de Munĥeno.
 
Richter edziĝis Gladys Müller en 1952, post dujara konateco; la paro baldaŭ transloĝiĝis en Munĥenon. Ili havis du gefilojn: Tobias je la aprilo de 1953 kaj Simone je la novembro de 1961. Tri jarojn loĝinte en Svisujo, la familio en 1970 aĉetis domon apud la [[Lago de Zuriko]], kie Richter loĝis ĝismorte.