Esperanto (revuo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chipougne (diskuto | kontribuoj)
e →‎Eksteraj ligiloj: Nova ligilo al oficiala retejo de la revuo
wikidatumoj, etaj
Linio 5:
La revuo '''''Esperanto''''' estas la ĉefa publikaĵo de la [[Esperanto-movado]] kaj la oficiala organo de [[Universala Esperanto-Asocio]]. Ĝi aperadas ekde [[1905]], kun interrompoj en 1914/15 kaj 1941/42-46/47. Redaktoro ekde 2014 estas [[Fabrício Valle]].
 
== Historio ==
Fondis la gazeton la franca esperantisto [[Paul Berthelot]] en junio [[1905]]. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al [[Hector Hodler]], kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis [[1920]]. Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48x34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la "littuka" periodo; paĝonombro: 4-6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32x23. Ĝis [[1914]] la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco.
 
Linio 14:
Ekde majo [[1947]] ekzistas denove revuo ''Esperanto'' kiel ĉefa organo de la movado. Dum la 1905aj jaroj ĝi kreskis iom post iom proksimume al la A4-formato. De 1962 ĝis 2002 la redaktado estis farata en la [[Centra Oficejo de UEA]].
 
== Profilo ==
Komence la revuo (aŭ gazeto, kiel oni diris) estis kaj anoncejo kaj forumo pri la Esperanto-movado, kaj raportejo pri la politika kaj precipe socia evoluo en la mondo. Tiun lastan temaron daŭrigis, post la morto de Hodler, ankaŭ Edmond Privat. Ĝi kreis problemojn, ĉar abonantoj aŭ membroj povis havi diversajn opiniojn pri la temaro. Ekzemple en 1932 Privat raportis pri Brita Hindio kaj forte kritikis la britan kolonian registaron, elvokante proteston de la Brita Esperanto-Asocio.<ref>[[Die neutrale Sprache]], p. 111-113.</ref> En la sekva tempo raportoj pri la ekstera mondo malaperis; ekzemple la n-ro julio-aŭgusto 1956 entenas nenion pri tio. La sola escepto (aldone al literaturaĵoj en Esperanto) ŝajnas esti raportoj pri la kongreslandoj.
 
Linio 21:
La nuna ''Esperanto'' servas kiel informejo, sed ankaŭ diskutejo de [[UEA]] kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Grava konstanta rubriko estas "Laste aperis" pri la nove aperintaj libroj kun rilato al Esperanto. En marto la revuo informas pri la membrostatistiko, la junia numero enhavas la Estraran Raporton. Simile la Universala Kongreso regule aperas en certaj numeroj, plej grave en la Kongresa Raporto en la septembra numero. Pro la kongreso (kaj someraj ferioj), en julio-aŭgusto aperas nur unu numero, tiel ke en la tuta jaro aperas 11 numeroj.
 
== Redaktoroj ==
 
=== Redaktoroj de gazeto ''Esperanto'' 1905-1946 ===
 
* 1905-1907: Ch. Lambert
Linio 34:
* “Esperanto” de la [[Ĝeneva UEA]]: 1936 ĝis 1942, 1946: [[Hans Jakob]] (laŭnoma indiko de redaktoreco nur ekde la numero de 1939-01-15)
 
=== Redaktoroj de ''Esperanto Internacia'' 1936-1947 ===
*Oktobro 1936 ĝis aprilo 1940: [[Teo Jung]], en [[Nederlando]]
* Majo-junio 1940 ĝis aprilo 1947: sen indiko de redaktoro, en [[Heronsgate]] (fakte ĉefe [[Cecil Charles Goldsmith]], laŭ ''Esperanto'', 1953, februaro, p. 64, [[Mason Stuttard]] de 1946 ĝis kunfandiĝo)
 
=== Redaktoroj de revuo ''Esperanto'' ekde 1947 ===
* Majo 1947 ĝis julio-aŭgusto 1955: [[Hans Jakob]], en [[Svislando]], honorofice (parte kun redaktoroj [[Mason Stuttard]], [[Reto Rossetti]]; en Bulonjo 1955 Jakob nomumita “honora redaktoro”)
* Septembro 1955 ĝis oktobro 1955: [[Reto Rossetti]], en Anglio
Linio 54:
* Ekde januaro 2014: [[Fabrício Valle]], en [[Brazilo]].
 
==Eksteraj ligilojReferencoj ==
{{Referencoj}}
* [http://www.uea.org/revuoj/esperanto Oficiala TTT-ejo] kun kelkaj retaj numeroj (jan. kaj feb. 1963, kelkaj jarkolektoj ekde 2002)
* [http://www.gazetejo.org/eo/esperanto Gazetejo] n-roj 5/1960 kaj 7/8/1956 (n-ro 608-609)
 
== Eksteraj ligiloj ==
==Piednotoj==
* [http://www.uea.org/revuoj/esperanto {{Oficiala TTT-ejo]retejo}} kun kelkaj retaj numeroj (jan. kaj feb. 1963, kelkaj jarkolektoj ekde 2002)
<references/>
* [http://www.gazetejo.org/eo/esperanto Gazetejo] n-roj 5/1960 kaj 7/8/1956 (n-ro 608-609)
[[Kategorio:Esperanto (gazeto)]]
[[Kategorio:Esperanto-gazetoj]]