Vikipedio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vikipedioj en unuopaj lingvoj: metis "Vikipedio" en la ligon
Linio 10:
 
== Historio ==
La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la [[15-a de januaro]] [[2001]], fare de [[Jimmy Wales]] kaj [[Larry Sanger]], ĝi montras, ke la principo de ''libera scio'' ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.<ref> Andreas Kaplan, Haenlein Michael (2014) Collaborative projects (social media application): About Wikipedia, the free encyclopedia. Business Horizons, Volume 57 Issue 5, pp.617-626</ref> Jam fine de 2001 ekzistis preskaŭ dudek lingvo-versioj.
 
La [[Esperanta Vikipedio]] estis fondita je la [[6-a de novembro]] [[2001]] de [[Chuck Smith]]. En decembro 2001, li laboris kun [[Jerry Muelver]] kaj [[Stefano Kalb]] por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la [[2-a de januaro]] [[2002]] kun pli ol 300 paĝoj. Ĝi ricevis la tutajn enhavojn de [[Enciklopedio Cigneta]], [[Enciklopedio Kalblanda]] kaj [[Monda Faktolibro]]. Ceteraj tekstdonacoj venas de la [[Enciklopedio de Esperanto]], de ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'' kaj pluraj libroj, kun konsento de la aŭtoroj.