Kep Enderby: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Edukita en la Altlernejo de Dubbo li aliĝis en 1944 al flugarmeo, studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono, ekde 1950 laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto kaj en 1970 li estis elektita al la Aŭstralia
Parlamento. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado, poste pri justico. Kiel juristo li ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis la emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrujo. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidasprezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.
 
Kep Enderby esperantistiĝis en 1987 kaj funkciis de 1992 ĝis 1997 kiel prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la [[82-a UK]] en [[Adelajdo]] (1997). Li estis dum kvar oficperiodoj komitatano de UEA 1992-2004 kaj prezidanto de [[Esperanta Jura Asocio]] 1996-2002. De 1998 ĝis 2001 li estis prezidanto de UEA. En la vochdonado de la revuo [[La Ondo de Esperanto]] li estis proklamita la ''Esperantisto de la Jaro'' 1999. En 2004 li estis elektita kiel