Orfeo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2:
'''Orfeo''' el la greka “Όρφεύς”, “Orpheus”, ne havas precizan etimologion, unuj opinias ke lia nomo devenas de “όρφνός”, “orphnos” , “obskura”, “όρφνη”, “órphne”, “obskureco”, eble pro tio ke la trakia poeto malsupreniris la malluman Hadeson serĉe de sia amatino Eŭridica; aliaj, kiel E. Schurè, opinias ke lia nomo devenas el la enantioza termino ................................
La legendo diras ke Orfeo naskiĝis en [[Trakio]] kaj estis filo de [[Kaliopa]] la plej grava el la naŭ Muzoj kaj la reĝo [[Eagro]]. Aliaj diras ke li estis filo de [[Apolono]]. Li estis poeto, muzikisto kaj kantisto, ludis liron kaj citron kun tro da ĉarmo ke li ravis homojn kaj bestojn eĉ la arboj klinis siajn frondojn por aŭdi lin. Orfeo estis edukisto de homoj kaj kondukis la trakojn de la sovaĝeco al civilizo. Inicite en la misteroj li plenumis siajn religi-filozofiajn instruojn kaj vojaĝis tra la mondo. Revenante de Egiptio li disvastigis en Helaso la ideon de ''elaĉeto de eraroj kaj krimoj'', la ''kulton de Dionizo'' kaj la ''misterojn de [[orfeismo]]''.
Kiam li revenis de la ekspedicio li edziĝis kun la [[nimfo]] [[Eŭridica]] kiun li profunde amis eĉ konsiderante ŝin sian ĝemelan animon. Sed li ne estis feliĉa, ĉar lia amatino mortis pro serpentpiko kiam ŝi forfuĝis de [[Eristeo]], la albelbredisto kiu provis seksatenci ŝin. La esoteristo kaj verkisto Orfeo estis alkondukita al [[Elizeo]] kie li amuzis la feliĉajn animojn pere sia muziko. La dioj transformis lian liron en konstelacion.
La mito de Orfeo reprezentas ja tutan inicadon kies pasaĵoj kaj personoj estas inicaj simboloj. Vere la mito reprezentas la ŝajnan morton de la inicito kiu spertinte transtomban vivon kaj sciinte pri spiritan realaĵo revenas por instrui la spiritajn valorojn al la karna homo. Eŭridica ja reprezentas la mortemon kaj la transformiĝon de la surteraj realaĵoj al kiuj la homo ne devas sin altiri. La perdo de la kapo, sidejo de la penso kaj racio, signifas la perdon de la saĝo
[[Helena mitologio]]
|