Ludoviko la 14-a (Francio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 110:
 
==== Lastaj jaroj ====
[[Dosiero:LouisXxIVLouisXIV.jpg|eta|dekstra|250px|Ludoviko la 14-a en [[1701]]. Tiu pentraĵo fare de [[Hyacinthe Rigaud]] estas la plej fama portreto de la Reĝo-Suno.]]
Ekde [[1697]], la estonteco de la [[Listo de regantoj de Hispanio|hispana monarkio]] fariĝis grava zorgo ĉe la eŭropaj kortegoj : la febla reĝo [[Karlo la 2-a (Hispanio)|Karlo la 2-a]] ne povis generi idon por la trono, kaj la fato de la reĝlando ŝajnis do malklara. Pluraj eŭropaj [[dinastio]]j postulis rajton pri la heredado, precipe la francaj [[Burbonoj]] kaj la germanaj [[Habsburgoj]], ĉar kaj Ludoviko la 14-a kaj [[Leopoldo la 1-a]] iam edziĝis kun du filinoj de [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]]. Ludoviko estis la edzo de la plejaĝa, kaj do rigardis sin kiel la plej legitima aspiranto. Leopoldo male opiniis, ke Hispanio devis resti habsburga lando. La aliaj ŝtatoj timis totalan absorbon de Hispanio, fare aŭ de Francio aŭ de la Imperio, ĉar tio povus falsi la kutiman ŝtatan ekvilibron en Eŭropo. Pro tiuj zorgoj, Ludoviko la 14-a kaj [[Vilhelmo la 3-a (Anglio)|Vilhelmo la 3-a de Anglio]] traktadis akordon pri partigo de la heredaĵo. Laŭ la teksto, la [[Bavario|bavaria]] princo Jozefo-Ferdinando devos obteni Hispanion, kaj la aliaj hispanaj teritorioj estos partigendaj inter Ludoviko kaj Leopoldo. Kompense pro la postvivo de Hispanio, Karlo la 2-a devis do rezigni sian mondan imperion kaj agnoski la bavarian princon kiel sia universala heredanto.