Vikipedio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
[[Dosiero:WM2006 0060.jpg|eta|dekstra|[[Jimmy Wales]]]]
 
En [[2004]], [[Robert McHenry]], la eksa redaktoro de {{fremdlingve|en|Encyclopaedia Britannica}}, en artikolo ''Je fidindeco fondita enciklopedio'' kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitoj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de [[publika necesejo]]. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzi falsan senton de sekureco. Sed la persono neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." [[Aaron Krowne]] verkis artikolon, kiu rebatis la metodojn uzitajn de McHenry nomante ilin "TND" (angle {{fremdlingve|en|FUD}}), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubo". [[Larry Sanger]], la eksa ĉefredaktoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Citante leĝon de Linis pri evoluo de [[Malferma kodo|malfermita fonto]] Sanger antaŭe esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologiulo [[Joi Ito]] skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de la tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiun rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj kiu supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompe, povas esti akceptita kiel vero.
 
Vikipedio estas kulpigita pro manko de kapableco pri vasta spektro de temoj. La kaŭzo estas propravola karaktero de la projekto kaj la tuta interesiĝo de ties kontribuantoj. [[Dale Hoiberg]], ĉefredaktoro de {{fremdlingve|en|Encyclopaedia Britannica}}, asertas: "oni skribas pri aferoj, kiuj interesas onin, do multe da temoj restos ne enprenitaj. Kontribuo pri [[:en:Hurricane Frances|uragano Francis]] estas kvinoble pli longa ol artikolo pri [[:en:Chinese art|ĉina arto]] kaj kontribuo pri [[:en:Coronation Street|{{fremdlingve|en|Coronation Street}}]] estas duoble pli longa ol artikolo pri [[:en:Tony Blair|Tony Blair]]." Larry Sanger, la unua ĉefredaktoro de [[Nupedia]], diris: "Kiam estas bezone skribi pri relative fakaj temoj (ekster intereso de multaj kontribuantoj), do fidindeco de la tuta projekto estas senegala."