Tarnów: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kggucwa (diskuto | kontribuoj) La novelektita estro |
Kggucwa (diskuto | kontribuoj) ligiloj |
||
Linio 44:
[[Dosiero:Jan Paweł II Tarnow.JPG|thumb|right|250px|<!-- Monumento Jana (rivero) _Pawła_ II w _Tarnowie_ -->]]
[[Dosiero:POL Tarnów map.svg|thumb|Tarnów – situo de la pola urbo]]
'''Tarnów''' estas urbo en [[Malgrandopolio]] en sud-orienta [[Pollando]] kun 118 267 loĝantoj (2005), situanta ĉe du riveroj: [[Dunajec]] kaj [[Biała Dunajcowa]].
Koordinatoj: {{koordinatoj gm|50|01|N|21|00|E}}
== Historio ==
Spurojn de la homa aktivado tie oni trovas jam en la fina periodo de la [[glaciepoko]]. Tiam sur la tereno de la hodiaŭa Tarnów setlis rangifer-ĉasistoj. Signife pli poste, ĉar lime de la 4-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ de nia erao la regionon atingis keltoj, kies tombejon antaŭnelonge retrovis arkeologoj. La kreiĝinta lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj [[vilaĝo]], estis la ĝermo de la hodiaŭa urbo. Ĝi ekde la komenco estis reĝa setlejo, kiun reĝino Judyta transdonis al la benediktana abatejo en [[Tyniec]], pri kiu cetere ni parolis antaŭ unu semajno. Tiun fakton pruvas la dokumento de la papa legato, kardinalo el Toucy, kiu estadis en Pollando verŝajne en la 1124-jaro. Temas pri la la unua skriba informo pri Tarnów, ankoraŭ kiel la setlejo. La sekva mencio pri la urbo devenas nur el la komenco de la 14-a jarcento. La 7-an de marto de la 1330-a jaro la pola reĝo [[Vladislavo la Kubuta]] per sia privilegio altigis la vilaĝon Tarnów ĝis la rango de la urbo. Ĝiaj loĝantoj akiris la samajn rajtojn, kiujn ĝuis la loĝantoj de [[Krakovo]], tiam la ĉefurbo de Pollando. En la sama jaro oni finikonstruis
Fine de la 18-a jarcento en Tarnów enmondiĝis [[Józef Bem]] pli posta generalo kaj batalheroo favore al la libereco de Pollando kaj [[Hungario]]. Lia figuro ekzempligas la jam tiam konatan proverbon, pri „frat-kompaneco de polo kaj hungaro same dum la sabroskermado kiel ankaŭ dum la drinkado”. La 19-a jarcento signas lavangan urboevoluon. Oni konstruis akvokondukilojn kaj instalis en la urbo gaslanternojn, aperis la unua gazeto, estis konstruitaj moderna elektrejo, kaj stacidomo. Tarnów fariĝis la distrika ĉefurbo kaj laŭvice diocezosidejo.
La urbo alportis ankaŭ kontribuon al la reakiro de sendependeco de Pollando. Ĉiu kvina legiano de [[Józef Piłsudski]] devenis ĝuste el tiu ĉi urbo. Tarnów estis ankaŭ la unua urbo liberigita post la 123-jaraj dispartigoj, nokte inter la 30-a kaj la 31-a de oktobro de la 1918-a jaro. Sojle de la [[2-a mondmilito]] en la urbo loĝis 40 mil personoj. Ties duonon konsistigis judoj. Ĝuste el tiu ĉi urbo germanoj direktis la unuan transporton al [[Auschwitz]]-koncentrejo kaj Tarnów-loĝantoj pereis en ĝi kiel la unuaj.
La nunaj loĝantoj de la urbo asertas, ke se iu nur foje ekvidos ilian urbon sopiros al ĝi ĝis la vivfino. Ne sole pro ĝia aparta atmosfero, tipa por multaj polaj urboj en la sudo. Ne nur pro tio, ke la Malnovurba Kvartalo konservis mezepokan konstruplanon kaj najbaras en ĝi konstruaĵoj gotikaj kaj renesancaj. Nome, Tarnów rolis kiel rifuĝejo por pluraj nacioj: judoj, germanoj, ukrainanoj, skotoj, aŭstroj, ĉeĥoj kaj aliaj kaj ties reprezentantoj lasis en la urbo siajn firmajn spurojn.
Linio 69:
* [[Jozefo Bem]]
* [[Wilhelm Sasnal]]
* [[Jan Tarnowski]]
|