Amaraj Lagoj: Malsamoj inter versioj
salakvaj lagoj, kiuj nun estas parto de la Sueza kanalo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'thumb|Kelkaj ŝipoj en la Amara Lago. '''Amara Lago''', ankaŭ ''Amaraj Lagoj'', kaj ''Granda Amara Lago'' (en araba البحيرة المر...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:07, 25 jan. 2015
Amara Lago, ankaŭ Amaraj Lagoj, kaj Granda Amara Lago (en araba البحيرة المرة الكبرى: al-Buhayrah al-Murra al-Kubra) estas salakva lago kiu estas parto de la Sueza Kanalo. Ĝi estas konektita kun la Malgranda Amara Lago (araba: البحيرة المرة الصغرى; transliterumite: al-Buhayrah al-Murra as-Sughra), tra kiu la kanalo same fluas. Antaŭ la kanalo estis konstruita, ties loko estis okupita de sekaj salaj valoj.[1] Kune la Amaraj Lagoj havas surfacan areon de ĉirkaŭ 250 km². La kanalo fluas ankaŭ tra la Lago Manzala kaj la Lago Timsah, norde de la Amaraj Lagoj.
References
- ↑ Madl, Pierre (1999). Essay about the phenomenon of Lessepsian Migration, Colloquial Meeting of Marine Biology I, Salzburg, April 1999 (revised in Nov. 2001).