Lidja Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eta
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
== Vivo ==
Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. JeEn la aĝo desia 14 jarojjaro ŝi jam pretigis tradukojn el la [[pola literaturo]]. Kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en [[1925]] sian universitatan studadon de [[juro]], ŝi fordonis sin tute al la laboro por [[Esperanto]]. En la sama jaro dum [[UK 1925|la 17-a Universala Kongreso]] en [[Ĝenevo]] ŝi konatiĝis kun la [[Bahaa Kredo]]. Lidja fariĝis sekretariino de la [[homaranismo|homaranisma]] [[Esperanto-Societo Konkordo]] en [[Varsovio]] kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la [[Vieno|Viena]] [[UK 1924|UK en 1924]] ŝi ĉeestis ĉiun [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalan Kongreson]]. Kiel [[Cseh-metodo|Cseh-metoda]] instruistino de Esperanto, Lidja faris propagandajn vojaĝojn kaj gvidis kursojn en diversaj landoj.
 
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en [[Universala Esperanto-Asocio]], [[Internacia Cseh-Instituto de Esperanto|Cseh-Instituto]] kaj en la [[Bahaa Kredo]]. Krome Lidja skribadis por la ĵurnalo [[Literatura Mondo]], precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al [[Pola Esperantisto]], [[La Praktiko]], [[Heroldo de Esperanto]], [[Enciklopedio de Esperanto]] kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.