Mediumo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
La mediuma kapablo apartenas al la organismo; ĝi estas sendependa de la moralaj kvalitoj de la mediumo, kaj oni ĝin trovas elvolviĝintan en la plej malindaj same kiel en la plej indaj. Sed ne same estas la prefero donata de la bonaj Spiritoj al la mediumoj. La bonaj Spiritoj komunikiĝas pli au malpli volonte per tia au alia mediumo, laŭ sia propra simpatio al ties Spirito. Kio formas la kvaliton de iu mediumo, ne estas la facileco per kiu li ricevas la [[komunikaĵoj]]n, sed lia kapablo ricevi nur bonajn komunikaĵojn kaj ne farighi ludilo de ventkapaj kaj trompemaj Spiritoj.
 
Se la mediumoj morale pli malperfektaj kelkafoje ricevas tre bonajn komunikaĵojn, kiuj povas veni nur de bonaj Spiritoj, kion oni malprave miras, ĝi estas ofte en la intereso de la mediumo mem, por doni al li saĝajn avertojn. Se li chiĉi tiujn ne profitas, li estas plej kulpa, ĉar li skribas sian propran kondamnon. [[Dio]], kies boneco estas senlima, ne povas rifuzi helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. Aliflanke, kiam la bonaj Spiritoj volas doni instruon utilan al ĉiuj, ili uzas la instrumenton, kiun ili havas ĉemane; sed ili ĝin forlasas kiam ili trovas alian, kiu estas al ili pli simpatia, kaj kiu profitas el la ricevataj lecionoj. Kiam la bonaj Spiritoj eliras, la malsuperaj Spiritoj, senzorgaj pri moralaj kvalitoj, kiuj ĝenas ilin, havas la kampon libera. El tio rezultas, ke la morale malperfektaj mediumoj, kiuj ne korektas sin, frue aŭ malfrue estas predo de la malbonaj Spiritoj, kiuj ofte ilin kondukas al la ruino kaj al la plej grangaj malfeliĉoj en chi tiu sama mondo. Koncerne ilian kapablon, kiu estis bela kaj tia restus, ĝi unue perversiĝas pro la forlaso fare de la bonaj Spiritoj kaj fine perdiĝas.
 
La plej meritaj mediumoj ne estas en ŝirmejo kontraŭ mistifikoj de trompemaj Spiritoj; unue, ĉar ne ekzistas persono sufiĉe perfekta por ne havi ian malfortan flankon tra kiu li povus malfermi enirpordon al malbonaj Spiritoj; due, kelkafoje la bonaj Spiritoj tion permesas por ekzercigi la juĝadon, instrui distingi la veron el eraro kaj vigligi malkonfidon, ke oni nenion akceptu blinde kaj sen kontrolo; sed la trompo neniam venas de bona Spirito, kaj ĉiu respektinda nomo subskribanta eraron nepre estas apokrifa. Tio povas esti ankaŭ provado por la pacienco kaj la persistemo de ĉiu spiritisto, mediumo aŭ ne; kiu senkuraĝiĝus pro kelkaj disreviĝoj, tiu pruvas al la bonaj Spiritoj, ke chi tiuj ne povas kalkuli sur lin.
Sennoma uzanto