Felix Mendelssohn Bartholdy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
e indiko de elparolo
Linio 25:
| signifa instrumento =
}}
'''Jakob Ludwig Felix MENDELSSOHN BARTHOLDY''' {{prononco|JAkop LUDviŝ FEliks MENdelszon barTOLdi|ˈjaːkop ˈluːtviç ˈfeːlɪks ˈmɛndl̩szoˑn baʁˈtɔldi}}, denaske kaj pli ĝenerale konita kiel '''Felix MENDELSSOHN''' (n. la [[3-an de februaro]] [[1809]] en [[Hamburgo]] - m. la [[4-an de novembro]] [[1847]] en [[Lepsiko]]) estis [[Germanio|germana]] [[komponisto]], [[Piano|pianisto]] kaj [[Orkestro|orkestrestro]] de la frua [[Romantikismo|romantikisma periodo]]. Li estis la nepo de la [[filozofo]] [[Moses Mendelssohn]] kaj naskiĝis ene de la bonstata, juda [[Mendelssohn (familio)|familio Mendelssohn]], kiu poste konvertiĝis al [[kristanismo]]. Inter liaj tre diversaj verkoj estas [[simfonio]]j, [[konĉerto]]j, [[oratorio]]j, [[Piano|piano-muzikaĵoj]] kaj [[ĉambra muziko]].
 
Post longa periodo de malpopulariĝo pro la ŝanĝemaj muzikaj modoj kaj la [[kontraŭjudismo]] de la komenco de la [[20-a jarcento]], la originaleco kaj kreemo de Felix Mendelssohn Bartholdy estas hodiaŭ denove agnoskitaj. Li nun viciĝas inter la plej konataj kaj popularaj komponistoj de la romantikisma epoko. Mendelssohn estas cetere kaj kutime rigardita kiel la definitiva remalkovrinto de la verkoj de [[Johann Sebastian Bach]].